Gábor Garai
Gábor Garai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1929 en Budapeŝto | ||||
Morto | 9-an de septembro 1987 (58-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Tibor Marconnay vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto poeto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gábor GARAI, hungare Garai Gábor, Esperante Gabrielo Garai estis hungara poeto kaj tradukisto.
Gábor Garai naskiĝis la 27-an de januaro 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de septembro 1987 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li abiturientis en 1948 kaj tiam li komencis sian karieron: en revuo aperis lia unua poemo. Ekde 1958 li havis postenojn en redaktejoj, sed inter 1966-1980 li havis postenon ankaŭ en la unusola partio. Li neniam havis politikajn malavantaĝojn. En 1965 li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn poste aŭ antaŭe.
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 2 teatraĵoj prezentitaj en 1961 kaj 1965
- Ének a gyógyulásért (Kanto por la resaniĝo), poemoj, 1958
- Nyárvég (Fino de somero), eklektitaj poemoj, 1965
- Szabad-kikötő (Libero-haveno), elektitaj tradukaĵoj, 1966
- Ablakban a nap (En fenestro estas la suno), poemoj, 1972
- Bizalom (Fido), elektitaj poemoj, 1977
- Meghitt beszélgetések (Intimaj babiladoj), eseoj, kritikoj, 1980
- A reformátor (La reformisto), dramo, 1985
- diversaj tradukaĵoj
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- en Hungara Antologio, 1983 2 poemoj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio