Gábor Benedek (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Benedek
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1920 (1920-02-13)
en Budapeŝto
Morto 13-an de julio 2003 (2003-07-13) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Gábor Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Gábor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Gábor Benedek[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1920 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de julio 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Benedek akiris diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1945, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post la doktoriĝo li estis bestokuracisto en Nagyszénás, ekde 1949 ĉefbestokuracisto en Békéscsaba, pli poste li instruis en la fakultato en rango lektoro, samtempe li laboris en la bestokuracejo. Ekde 1954 li instruis en la kliniko, kie li atingis la statuson docento en 1958. Li kandidatiĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li gvidis la bestokuracejon inter 1962 kaj 1980, poste li pensiuliĝis. Li estis vicrektoro inter 1962-1966. Li okupiĝis plej ofte pri kunikloj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Epefesték-vizsgálatok klinikai szempontból egyes háziállatfajokban (disertaĵo, 1960)
  • nemedicinaj verkoj sub pseŭdonimo „Hegyi Bernát”

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.