Friedrich Paulsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Paulsen
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1846 (1846-07-16)
en Langenhorn
Morto 14-an de aŭgusto 1908 (1908-08-14) (62-jaraĝa)
en Steglitz
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino • Christianeum Hamburg vd
Subskribo Friedrich Paulsen
Profesio
Okupo filozofo
universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Adolf Trendelenburg vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich PAULSEN (Germana prononco: [ˈpaʊlzən]; 16 de Julio, 1846 – 14a de Aŭgusto, 1908) estis germana novkantisma filozofo kaj instruisto.

Li studis en la Universitato de Erlangen, kaj en la Universitato de Berlino. Li kompletigis sian doktorigan disertacion kun Friedrich Adolf Trendelenburg en Berlin en 1871, habilitiĝis tie en 1875, kaj iĝis eksterorda profesoro pri filozofio kaj pedagogio tie en 1878. En 1896 li sukcedis Eduard Zeller kiel profesoro de morala filozofio en Berlino. Li estis la plej granda el la disĉiploj de Gustav Theodor Fechner, al kies doktrino de tutpsikismo li donis grandan elstarecon per la verko Einleitung in die Philosophie (1892; 7a eld., 1900). Li devancis tamen konsiderinde Fechner-on en klopodo fari epistemologian priskribon de la sciaro pri psikofiziko.

La termino novhumanismo estis kreita de Paulsen.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Versuch einer Entwickelunggeschichte der Kantischen Erkenntnistheorie (Leipzig, 1875)
  • Immanuel Kant (1898, 1899)
  • (1881) “Gründung, Organisation und Lebensordnungen der deutschen Universitäten im Mittelalter”, Sybels Histor. Zeitschrift xlv. 
  • Geschichte des gelehrten Unterrichts auf den deutschen Schulen und Universitäten (1885, 1896)
  • System der Ethik (1889, 1899)
  • Das Realgymnasium und die humanistische Bildung (1889)
  • Kant d. Philos. d. Protestantismus (1899)
  • Schopenhauer, Hamlet u. Mephistopheles (1900)
  • Philosophia militans (1900, 1901)
  • Parteipolitik und Moral (1900)