Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko Guntero
Persona informo
Friedrich Günther von Schwarzburg-Rudolstadt
Naskiĝo 6-an de novembro 1793 (1793-11-06)
en Rudolstadt
Morto 28-an de junio 1867 (1867-06-28) (73-jaraĝa)
en Rudolstadt
Religio luteranismo vd
Familio
Dinastio House of Schwarzburg vd
Patro Louis Frederick II, Prince of Schwarzburg-Rudolstadt vd
Patrino Karolina de Hesio-Homburg vd
Gefratoj Albert, Prince of Schwarzburg-Rudolstadt vd
Edz(in)o Auguste of Anhalt-Dessau • Helene, Prinzessin von Anhalt vd
Infanoj Sizzo, Prince of Schwarzburg • Helene, Prinzessin von Leutenberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Günther (naskiĝinta la 6-an de novembro 1793 en Rudolstadt, mortinta samloke la 28-an de junio 1867) estis inter 1807 kaj 1867 princo de Schwarzburg-Rudolstadt, grafo de Hohnstein, senjoro de Blankenburg, Leutenberg ktp. Lia patro estis Ludoviko Frederiko la 2-a (Schwarzburg-Rudolstadt).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Günther-placo en Lichtenhain kun du el sume kvar tilioj

Princlando Schwarzburg-Rudolstadt, la 53-jara fakta regado de Frederiko Guntero estas rilata al la evoluo de patriarke regita subŝtato de la Imperio al konstituci-monarkia lando ene de de Germana Federacio kaj Nordgermana Federacio. Kvankam Friedrich Günther, stimulita de spertoj de la militaj eventoj ekde 1806, origine kliniĝis pli al la profesio de soldato ol de reganto, li vivis sub la influo de sia patrino, kiu gvidis la regadon post la frua morto de ŝia edzo. Krome estis gravaj kapablegaj oficialuloj kaj ministroj kiel Friedrich Wilhelm Ludwig von Beulwitz kaj Friedrich Wilhelm von Ketelhodt kiuj helpadis la suverenon bone elturniĝi en malfacila periodo inter la militoj de liberigo kaj la formado de Nordgermana Federacio. Jam en 1816 li donis al la lando konstitucion en kiu la ŝtata parlamento, kiu tamen kunvenis nur ekde 1821, ricevis la rajton partopreni en leĝarakcepto. Post la revolucio de 1848, kiu esence furiozis en la princlando per arbaraj kaj ĉasdeliktoj, okazis ampleksaj reformoj: apartigo de juĝistaro kaj administrado, reorganizo de ŝtata administrado, enkonduko de egala, nerekta voĉdonrajto, forigo de feŭdaj ŝarĝoj kaj patrimonia jurisdikcio.

Friedrich Günther dediĉis apartan personan atenton al bonstato de la princujo, konservado de monumentoj kaj interesiĝo pri loka historio. Per efika ekonomia administrado, afableco kaj modestaj vivomanieroj li akiris grandan popularecon ĉe la subuloj. Multloke starigitis monumentoj por li. En Lichtenhain (Bergbahn) plantitis kvin arboj kaj nomitis placo por en 1864 okaze de la 50-a datreveno regada.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Huschke, Wolfgang, "Friedrich Günther" ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 591 (tie ĉi interrete)