Saltu al enhavo

Forgách utca (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forgách utca
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Forgách utca
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Forgách utca
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 32′ 22″ N, 19° 4′ 10″ O (mapo)47.53939819.069562Koordinatoj: 47° 32′ 22″ N, 19° 4′ 10″ O (mapo)
Forgách utca (Budapeŝto)
Forgách utca (Budapeŝto)
DEC
Forgách utca
Situo de Forgách utca
Map
Forgách utca
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 bordaj peronoj
Historio
Malfermo 14-a de decembro 1990
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Göncz Árpád városközpont Gyöngyösi utca
vdr

La Forgách utca [forgAĉ] (=strato Forgách) estas metrostacio en Budapeŝto kun malalta trafiko. La nomo venis de la strato mem, kiu krucas la avenuon. Forgách estis historia grafa dinastio en Hungario, inter ili estis ekzemple palatino, militisto, episkopo, primaso, ĉambelano.

Ŝtuparejo al la perono

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion, sed tiu etapo estis inaŭgurita nur post 2 jardekoj. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. Ŝajnas, ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio kuŝas sub la tersurfaco 4,7 metrojn. La peronoj havas en/elirejojn en ambaŭ finoj de la peronoj. Ŝtupoj kuras al metrostacio el la trotuaro. Ankaŭ subireja koridoro (nur sola) estis konstruita sub la trakoj.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

El la stacio estas atingebla sola aŭtobuso, ĉe la metrostacio troviĝas loĝdomoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]