Feroaj subarktaj herbejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feroaj subarktaj herbejoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoDanio

Koordinatoj62° 0′ 0″ N, 6° 45′ 0″ U (mapo)62-6.75Koordinatoj: 62° 0′ 0″ N, 6° 45′ 0″ U (mapo) [+]

Akvokolektejo1 451 km² (145 100 ha) [+]
Areo1 451 km² (145 100 ha)

Feroaj subarktaj herbejoj (Ferooj)
Feroaj subarktaj herbejoj (Ferooj)
DEC

Feroaj subarktaj herbejoj (Tero)
Feroaj subarktaj herbejoj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Feroaj subarktaj herbejoj
Vikimedia Komunejo:  Faroe Islands Boreal Grasslands Ecoregion [+]
vdr
Vegetaĵaro ĉe Lago Grothusvatn,insulo Sandoy.
Somera pejzaĝo en Saksun, insulo Streymoy.
Feroa alkemilo.

La feroaj subarktaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun la samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi etendiĝas sur areo de 1 400 kvadrataj kilometroj kaj ampleksas Feroojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro estas tre malabunda ĉar temas pri rokaĵaj vulkaninsuloj kun tre malriĉa torfa grundo.

Marĉa kalto (Caltha palustris) estas komuna en la insularo en majo-junio.

Surbaze de la tipologio de la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær, Ostenfeld [1] estas nombrinta en Ferooj 3 nanofanerofitojn, 33 ĥamefitoj, 176 hemikriptofitojn, 33 geofitojn, 29 helofitojn kaj hidrofitojn kaj 26 therofitojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la klifoj de la marbordo, kiu longas 1 120 kilometrojn, nestas multeco de marbirdoj.

La eŭrazia hematopo estas la nacia birdo de la insularo.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

La feroa alkemilo (Alchemilla faeroensis) estas ekzemplo de endemia planto.

Stato de konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas vundebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Ostenfeld C.H. 1908 : Botany of the Faeroes.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo  Kazaĥio,  Taĝikio,  Uzbekio
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto  Kazaĥio
PA0803 Centr-anatolia stepo  Turkio
PA0804 Daura arbarstepo  Ĉinio,  Mongolio,  Rusio
PA0805 Orient-anatolia montara stepo  Armenio,  Irano,  Turkio
PA0806 Emin-vala stepo  Ĉinio,  Kazaĥio
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj  Ferooj ( Danio)
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj  Kirgizio,  Taĝikio,  Uzbekio
PA0809 Kazaĥa arbarstepo  Kazaĥio,  Rusio
PA0810 Kazaĥa stepo  Kazaĥio,  Rusio
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj  Kazaĥio
PA0812 Mezorienta stepo  Irako,  Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj  Ĉinio,  Mongolio,  Rusio
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo  Moldavio,  Rumanio,  Rusio,  Ukrainio
PA0815 Sajana intermontara stepo  Rusio
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo  Mongolio,  Rusio
PA0817 Sud-siberia arbarstepo  Rusio
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo  Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]