Farkas Kovacsóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOVACSÓCZY Farkas (kovaĉo:ci) estis hungara humanisto, kanceliero de Transilvanujo naskita ĉ. en 1540 kaj mortinta en Szamosújvár la 11-an de septembro 1594.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Farkas Kovacsóczy estis ido de nobila familio transloĝinta el Slavonio al Transilvanujo. Li studis en Francujo kaj Padovo. Reveninte li servis en kortego de reganto Stefano Báthori, kiun li sekvis ankaŭ al Pollando. En jaroj 1576–78 li estis la sekretario de kancelario transilvanuja de Krakovo. En somero de 1578 li estis ĉe Kristofo Báthori kanceliero de Transilvanujo. Ekde 1581 dum Sigmundo Báthori li estis ankaŭ ano de 12 anaj konsilantaro, poste de 1583 ano de trimembra regantkonsilantaro. Li estis kontraŭ de rompo kun turkoj, tial la reganto kaptigis lin kaj sufokigis lin en malliberejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De administratione Transylvaniae, 1584).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Szádeczky Lajos: K. F. (1891).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.