Fagatogo estas la urbocentra areo de Pago Pago (nome teritoria ĉefurbo de Usona Samoo).[1] Lokigita sur la malaltaj teroj ĉe la bazo de la monto Matafao, ĝi estis la loko de la unua usona setlejo en la insulo Tutuila. Ĝi inkludas la submunicipon Malaloa.[2] Nuntempe, Fagatogo estas la registara, komerca, financa, kaj pornaviga centro de Tutuila.[3]: 1 [4] Ĝi estas ankaŭ la administracia ĉefurbo de Usona Samoo.[5] Ĝi estas la loko de la American Samoa Fono (parlamento), kaj estas menciita en la Konstitucio de Usona Samoo kiel la oficiala sidejo de la registaro de la teritorio.[6][7][8] Ties loĝantaro (en 1a de Aprilo, 2010) estis 1737.