Espinho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Espinho (stacidomo).
Espinho
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 786  (2011) [+]
Loĝdenso 1 509 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 8° 38′ U (mapo)41.01-8.64Koordinatoj: 41° 1′ N, 8° 38′ U (mapo) [+]
Areo 21,06 km² (2 106 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Espinho (Portugalio)
Espinho (Portugalio)
DEC
Espinho
Espinho
Situo de Espinho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espinho [+]
vdr

Espinho estas portugala urbo en la Distrikto Aveiro, Norda regiono kaj subregiono Metropola Areo de Porto, kun ĉirkaŭ 10 200 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de municipo kun 21,06 km² kaj 31 043 loĝantoj (2021), subdividita en 4 fregezioj: Espinho, Anta e Guetim, Paramos, Silvalde. La municipo limas norde kun la municipo Vila Nova de Gaia, oriente kun Santa Maria da Feira, sude kun Ovar kaj okcidente kun Atlantiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastrumo de Ovil, en Paramos.

Jam en tempo de romianoj, en la regiono estis kastrumo, nome Kastrumo de Ovil, loĝloko referencita por la unua fojo en dokumento de 1013, aktuale en la freguesia Paramos. Ĝis antaŭ nelonge, la zono de Espinho ekuziĝis por fiŝkaptado laŭsezona. Tiuj unuaj okupantoj ne konstruis loĝejojn, kaj restis sur la marbordo nur dum la kaptosezono kaj revenis al la devenloko vintre, kiam vetero kaj maro malebligis sekuran fiŝkaptadon.

Setlado ekokazis ĉirkaŭ 1776 (la municipon oni kreis nur en 1899, per disiĝo disde Santa Maria da Feira), kiam aperis la unuaj loĝejoj (palheiros), el ligno kun tegmentoj ŝirmitaj el tero. La transiro el ligno al ŝtono okazis lante kaj laŭgrade, kaj pasis tra intermeza fazo, en kiu la palheiros, ankoraŭ lignaj, havis ĉefan fasadon el ŝtono kaj kalko. Poste, multajn el tiuj loĝejoj aĉetis kaj transformis pli riĉaj familioj, kio rezultis en la bankolonio de Espinho, kio iĝis unu el la plej famaj zonoj de la Nordo de Portugalio por distrado kaj feriado.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Naĝejo[redakti | redakti fonton]

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]