Saltu al enhavo

El espíritu de la colmena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El espíritu de la colmena
filmo
Originala titolo El espíritu de la colmena
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1973
Ĝenro filma dramo, fantasta filmo
Kameraado Luis Cuadrado
Reĝisoro(j) Víctor Erice
Produktisto(j) Elías Querejeta
Scenaro Víctor Erice
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Luis de Pablo
Rolantoj Fernando Fernán Gómez • Ana Torrent • Teresa Gimpera • Miguel Picazo • Laly Soldevila • José Villasante
Honorigoj Golden Shell
IMDb
vdr

El espíritu de la colmena (La spirito de la abelujo) estas hispana filmo de 1973 reĝisorita de Víctor Erice, produktorita de Elías Querejeta kaj protagonistigita de Fernando Fernán Gómez, Teresa Gimpera kaj Ana Torrent.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En malgranda vilaĝo de Kastilio, post la Hispana Enlanda Milito meze de la 1940-aj jaroj, Isabel (Isabel Tellería) kaj Ana (Ana Torrent), du fratinoj respektive ok- kaj ses-jaraĝaj, vidas dimanĉe la filmon Frankenstein. Al la infanino la filmo tiom impresas ke ŝi faras konstante demandojn al sia pli aĝa fratino, kiu asertas al ŝi, ke la monstro estas ankoraŭ vivanta kaj kaŝiĝas proksime al la vilaĝo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Fernán Gómez kiel Fernando.
  • Teresa Gimpera kiel Teresa.
  • Ana Torrent kiel Ana.
  • Isabel Tellería kiel Isabel.
  • Ketty de la Cámara kiel Milagros, la servistino.
  • Estanis González kiel Guardia Civil.
  • José Villasante kiel Monstro de Frankenstein.
  • Juan Margallo kiel la Fuĝanto.
  • Laly Soldevila kiel Doña Lucía, la instruistino.
  • Miguel Picazo kiel la Doktoro.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La roluloj ludataj de la kvar protagonistoj nomiĝas same kiel la aktoroj kiuj ludas ilin. La reĝisoro Víctor Erice rakontis, ke la debutantino Ana Torrent, la protagonista infanino, ne komprenis kial la homoj nomiĝis reale iel, kaj enirintaj en la filmado, ili alinomiĝis. Tial la reĝisoro decidis alinomi ĉiujn protagonistojn al iliaj propraj personaj nomoj.