Dolní Domaslavice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Domaslavice
pole Domasłowice Dolne, germane Nieder Domaslowitz
municipo
Dolní Domaslavice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Domaslavice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Akva rezervujo Žermanice
Situo Dolní Domaslavice
 - alteco 345 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 35″ N 18° 28′ 39″ O / 49.70972 °N, 18.47750 °O / 49.70972; 18.47750 (mapo)
Katastro 7,36 km² (736 ha) Dolní Domaslavice kaj Volovec
Loĝantaro 1 445 (2023)
Denseco 196,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 38
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598101
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Dolní Domaslavice
Retpaĝo: www.ddomaslavice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Domaslavice (pole Domasłowice Dolne, germane Nieder Domaslowitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Dolní Domaslavice troviĝas sur bordo de akva rezervujo Žermanice. Ĝi situas en du katastraj teritorioj, Dolní Domaslavice kaj Volovec. Vivas ĉi tie 1 445 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Soběšovice, Těrlicko, Dolní Tošanovice, Třanovice, Horní Domaslavice, Horní Tošanovice kaj Lučina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolní Domaslavice estis kiel plimulto da municipoj en tiu ĉi loko posedaĵo de teŝinaj princoj. Grava mencio el la jaro 1250 parolas pri aĉeto de bieno en Domaslov. La bieno nomiĝis Sobergarden. En la jaro la tuta Dolní Domaslavice estis vendita al princo Adam Sczypian el Kretezin. En la jaro 1848 Domaslavice estis rekonita kiel memstara municipo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 064
18801 025
1890932
1900926
19101 127
19211 030
JaroLoĝantoj
19301 046
19501 056
1961866
1970848
1980880
1991860
JaroLoĝantoj
2001920
20141 260
20161 308
20171 326
20181 347
20191 378
JaroLoĝantoj
20201 382
20211 393
20221 421
20231 445

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre malnova vilaĝeto devenanta laŭ skribregistroj el la jaro 1305. Estis ĉi tie distilfarejo kaj bierfarejo. Oni kuiris la bieron el Domaslavice ĝis la jaro 1900. En la municipo ankaŭ troviĝis la tn. Salejo (la plej granda deponejo de salo en komerca vojo el Pollando).

Troviĝis ĉi tie ankaŭ kastelo, resp. malgranda klasicisma kasteleto, kiun lasis konstrui en la jaro 1804 kavaliro Jiří Ohm Janušovský z Vyšehradu kaj ĝi situadis sur bordo de rivero Lučina sur limo kun municipo Soběšovice. En la jaroj 1951 estis rifuzita peto je kontribuo pri riparo de la objekto. La kastelo servis dum mallonga tempo kiel deponejo dum konstruado de valbaraĵo Žermanice. Akvigote la valbaraĵon la kastelo estis detruita kaj ĝia loko englutita de akvo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]