Dlouhá Třebová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dlouhá Třebová
germane Langentriebe
municipo
Dlouhá Třebová de okcidento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dlouhá Třebová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Rivero Třebovka
Situo Dlouhá Třebová
 - alteco 345 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 32″ N 16° 25′ 43″ O / 49.94222 °N, 16.42861 °O / 49.94222; 16.42861 (mapo)
Areo 10,43 km² (1 043 ha)
Loĝantaro 1 318 (2023)
Denseco 126,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 17
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 548014
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dlouhá Třebová
Retpaĝo: www.dlouhatrebova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Dlouhá Třebová (Longa Třebová) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, senpere ligas distriktan urbon Ústí nad Orlicí norde kaj urbon Česká Třebová sude, do estas natura centro de kunurbaro Ústí nad Orlicí - Česká Třebová. Vivas ĉi tie 1 318 loĝantoj (2023). Longeco de la vilaĝo estas proksimume 3 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Dlouhá Třebová estas el la jaro 1304 en akto de la reĝo Venceslao la 2-a per kiu li vilaĝon Dlouhá Třebová kaj vicon da aliaj vilaĝoj donacis al la klostro Zbraslav, kiu ĝin posedis ĝis la jaro 1358. En tiu jaro la vilaĝo estis transigita en havaĵon de la episkopejo Litomyšl. Post likvido de la episkopejo en husanaj militoj la posedantoj ofte ŝanĝiĝis. Post batalo apud Prago akiris la sinjorejon familiaro Lichtenštejn, kiu havis ĝin ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1906 en novgotika stilo. La konstruadon oni komencis jam en la jaro1868, sed disponebla mono baldaŭ elĉerpiĝis kaj konstruado devis esti haltigita kaj dum longa tempo estis konstruitaj nur fundamentoj. Oni ŝercis, ke en Třebová konstruis preĝejon kun fundamentoj supre. Spite al ŝerculoj estas la preĝejo konstrua juvelo, pri kiu loĝantoj de Dlouhá Třebová fieras.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Tombeja kapelo de Sankta Jozefo estis konstruita ankaŭ en novgotika stilo en la jaro 1898 laŭ planoj de konstruisto Josef Shüler.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuo de Sankta Prokopio malantaŭ la ponteto estas verŝajne la plej signifa statuo en Dlouhá Třebová. Ĝi estas el la jaro 1964 kaj estas jam la tria statuo sur origina soklo kun reliefo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1864. Apude estas t.n. fontejo de Sankta Prokopio
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka ĉe la n-ro 78 estas sur simpla prisma soklo kaj devenas el la jaro1826
  • Ŝtona kruco ĉe la preĝejo estas empira, origine el la jaro 1812.

Monumento de libereco[redakti | redakti fonton]

La monumento estas ŝtona tumuluso el la jaro 1924. En ĝi estas tri emblemoj - de Jan Hus, Jan Žižka kaj Tomáš Garrigue Masaryk.

Kolegio de Ĉeĥoslovaka eklezio husana[redakti | redakti fonton]

Kolegejo de Ĉeĥoslovaka eklezio husana estas novtempa konstruaĵo el la jaro 1934 establita de volontuloj el la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵo. De la jaro 1986 la kolegejo ne servas al la origina celo.

Fotaĵoj el Dlouhá Třebová[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]