Diskuto:Varsovia Traktato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭ traktato aŭ pakto, sed ne Kontrakto -- aldonis sen subskribo, uzanto Narvalo 09:01, 18 aŭg. 2005‎ (UTC)

Normale estas Varsovia Pakto, mi pensas. Lingvano 08:58, 18. aŭg 2005 (UTC)
Rusiaj vikipedianoj insistis ke la nomo en socialisma orienta Eŭropo estis Varsovia Traktato, kaj nur en la NATO-landoj de okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko ĝi esperantlingve nomatis Varsovia Pakto. Tio povas esti, kvankam la aserton ne apogas eksteraj referencoj. Ĉiukaze la teksto delonge reflektas tiun, ŝajne socialisme orienteŭropan opinion. ThomasPusch (diskuto) 23:32, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

La nuna informkesto informas ke la moto de la alianco estis

  • Union of peace and socialism (angle)
  • Unió de pau i socialisme (katalune)
  • Unie míru a socialismu (ĉeĥe)
  • Союз мира и социализма (ruse, nur en kvara loko)
  • Union de paze e sociałismo (en la venecia dialekto de la itala lingvo)

Tio estas konfuziga miskompreno. Certe la alianco neniam havis oficialan moton en la angla, la lingvo de NATO, kaj ankaŭ ne en la kataluna kaj en la venecia dialekto de la itala lingvo. Poste la informkesto ĝuste informas ke oficialaj lingvoj de la alianco estis la "rusa, germana, pola, hungara, ĉeĥa (tiam nomata ĉeĥoslovaka), rumana kaj bulgara" (pri la stranga ordigo eblus diskuti, sed pri la fakta informo ne).

Mi metas pri la moto unue esperantan tradukon, ĉar temas pri esperanta teksto, kaj poste la rusan kaj sekve aliajn oficialajn lingvojn, kaj ordigas la lingvojn kun la rusa supre kaj la aliaj lingvoj en esperanta alfabeta ordo, do "rusa, bulgara, ĉeĥoslovaka, germana, hungara, pola kaj rumana". ThomasPusch (diskuto) 23:32, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Tiu ordo de la lingvoj (rusa, ..., bulgara) estas proksimume de nordo al sudo. Se oni konsideras la ĉefurbojn de la koncernaj landoj, eĉ precize de nordo al sudo. Sed mi ne pretendas, ke la ordo estas grava. Lingvano (diskuto) 19:03, 1 jun. 2024 (UTC)[Respondi]