Saltu al enhavo

Diskuto:Szczecin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La du donitaj referencoj, kiuj pruvu ke la urbo ekster vikipedio havas la e-lingvan nomon Ŝĉeĉino, en ambaŭ kazoj nomas la urbon Ŝĉecino, sen dua ĉ en la vorto. Tamen teorie povas esti, ke la lokaj nuntempaj pollingvaj esperantistoj amplekse nomas sian urbon Ŝĉeĉino, sed por tia aserto mankas ĉiaj fontoj. Laŭ la nunaj referencoj mi artikole ŝanĝas la formon Ŝĉeĉino al Ŝĉecino. ThomasPusch (diskuto) 20:03, 7 Jan. 2014 (UTC)

Dua problemo: La ĉapitraro pri la urba Esperanto-movado estas multege tro ampleksa kompare al la aliaj artikolopartoj pri la urbo (en urba vikipedia artikolo tute eblas ĉapitro pri urba Esperanto-movado, sed en proporcioj al aliaj artikolopartoj), tiel ke ĝi devus aŭ esti draste koncizigita aŭ ŝovita al aparta artikolo "Esperanto en Ŝĉecino". Redakton la ĉapitraro ĉiukaze bezonus, ĉar ĝi estas malorda, havas multajn ripetojn, neenciklopediecajn vortumojn kaj ankaŭ ne respektas la kutiman vikipedian enpaĝigon. Tiu tasko tamen estus ampleksa redakto, eble plurhora laboro... ThomasPusch (diskuto) 20:03, 7 Jan. 2014 (UTC)