Diskuto:Stuntado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miaopinie la radiko "stunt'" devus signifi (same kiel en la angla originalo) akrobataĵon faratan de stuntisto. - Eĉjo.

Miaopinie "akrobataĵo" tute taŭgas por la angla vorto "stunt". Estus pli bone ne krei neologismon por ĝi aŭ por la vortoj "dubli", kiun NPIV difinis jene: "1. anstataŭi provizore iun pli gravan aktoron, ĉu pro ties malsaniĝo, ĉu por evitigi al tiu danĝerajn akrobataĵojn". --Donald Rogers 01:50, 29. Okt 2009 (UTC)

Kiel Goren jam atentigis sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj, "akrobataĵo" ne taŭgas kiel alternativo al ĉi tiu novradiko. Ĝenerale ne povas taŭgi iu kunmetaĵo kiu priskribas kia estas la ago de la anstataŭulo, ĉar povas esti tre diversaj aferoj: akrobataj, fajro-rilataj, sovaĝbest-rilataj ktp. Sed tio ne signifas, ke oni ne povas trovi anstataŭaĵon: Oni per la anstataŭaĵo ne provu priskribi la agon, sed la kialon por la anstataŭo, ekzemple "risk-aktorado" aŭ io simila. Marcos 21:27, 15. Feb 2010 (UTC)
Mi trovis por stuntisto: riskaktoro. --Crosstor (diskuto) 10:01, 24 feb. 2017 (UTC)[Respondi]