Diskuto:Skorpio (konstelacio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tie la nomoj estas per Latino, tio estas internaciaj sciencaj terminoj, tiel ne bezonas traduki, nur memorigi kiu estas la latina nomo de ĉiu Zodiaka stelfiguro. --Anonimulo, la 19-an de februaro 2004.

Malgraŭ la opinio de Anonimulo, la konstelacioj havas nomojn ne nur en la latina, sed ankaŭ en Esperanto. Tial la titolo Skorpio tute ĝustas. Min persone en la artikolo ĝenas, ke ekster la informkesto dekstre nur la unua artikola frazo estas astronomia, scienca, dum la tuta resta parto estas emocioplena astrologia eseo pri la laŭdira personeco de virinoj naskiĝintaj je zodiako de skorpio. La eseo neniel havas referencojn, ĝi estas skribata en stilo ege ne-enciklopedia (ekzempla citaĵo "Kiel ŝi amas? Pasie! kaj volupte! sed kun flanko “religia manto”, kiu ofte timigas virojn"...), kaj krome ĝi estas tute nekompleta: Post la parto pri "Virinoj" venas titolo "Viroj", sed post tio sekvas nenio. La astrologia tekstoparto ŝajnas tre malmatura, aparte de tio ke eblus prave diskuti ĉu astrologia "pseŭdopsikologia" tipologio de homa karaktero laŭ naskiĝmonato entute estas la temo de tiu-ĉi artikolo. La navigilo sube proponas, ke por astronomio estu artikolo skorpio (konstelacio), do tiu-ĉi, kaj por astrologio estu aparta artikolo Skorpio (signo), kiu ĝis nun mankas kiel ankaŭ la 11 aliaj artikoloj pri astrologiaj interpretoj de la zodiakaj signoj. Tio estus bona divido de fakta informo kaj aŭdaca homa tipologio. Mi tamen ne estas neŭtrala pri la temo de astrologia tipologio, kaj tial ne estus la ĝusta homo verki pri ĝi: se mi sekvus mian personan opinion, mi forĵetus la tutan astrologian tekstoparton. Sed ĉar kompreneble Vikipedio ne dependas nur de mia opinio, mi ne forĵetas ion ajn, nur jen faras kritikan noton. ThomasPusch (diskuto) 19:29, 7 Maj. 2013 (UTC)