Diskuto:Sarno (Obvaldo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi komprenas nature la ideon de Yekrats, ke estu hierarkia subkategoriado. Aliflanke ja la kamp "kategorio" unuflane listigas subkategoriojn kaj aliflanke "kategoriojn". Memkompreneble ne faras sencon listigi ĉiun plej etan komunumon rekte en la kategorio komunumoj de Eŭropo. Se tamen temas pri signifaj komunumoj, kaj ĉefkomunumo de Svisa kantono oni ja havas certan signifon, historie, politike, kulture kaj ekonomie, tiam oni ja ligu tiujn komunumojn ankaŭ rekte al la supera kategorio. Tial mi ekzemple ja ligus Sarnon al kategorio Komunumo de Europo, sed mi tion ne farus kun Sachseln. Mi tamen post pripenso konsentas kun vi forigi ĉi-tie la subkategriojn Eŭropo kaj Geografio. Tamen pro la supraj argumentoj ne pri forigo de kategorioj Svislando kaj Komunumoj de Europo. Amike Didi Weidmann 2007-10-31 00:55

Mi pardonpetas al vi Didi pri mia subita redaktado dum vi verkis ĝin. Mi opinias ke Kategorio:Komunumoj de Svislando estas subkategorio de la ĉefkategorioj Kategorio:Svislando kaj Kategorio:Komunumoj de Eŭropo. Oni trovu artikolon en la plej specifa kategorio, kaj ĝenerale oni ne trovu kategorio en ambaŭ ĉefkategorio kaj subkategorio.
Ankaŭ, ĝenerale oni uzu plenajn frazojn. Por koordinatoj, anstataŭ "Koordinatoj:" linio, mi uzas la plenan frazon "Ĝi lokas ĉe koordinatoj {{Koord....}}." Krom tiuj stilaferetoj ĝi estas tre bona ĝermo-artikolo. Bonan laboron. Amike salutas Yekrats 00:38, 31. Okt 2007 (UTC).