Diskuto:Pranas Gavėnas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La naskiĝloko Zapakimai ne troveblas en la litova vikipedio, kaj ankaŭ entute ne troveblas en la reto (per Guglo-serĉo). Do eblus ke la nomo estus iel misliterumita, kvankam la litova teksto pri li, kreita nur en julio 2009, transprenas la nomon Zapakimų kaimas (=vilaĝeto Zapakimai), por kiu per Guglo almenaŭ troveblas du mencioj (ankaŭ ne multe) en litovaj retaj paĝoj, kiuj tamen ambaŭ temas pri Pranas Gavėnas. Laŭ la nuna stato restas dubo ĉu la vilaĝeto Zapakimai entute ekzistas, aŭ nur iam menciiĝis en iu teksto pri s-ro Gavėnas kaj nun oni kopias la nomon al novaj tekstoj pri li. Kaj ankaŭ eble povus esti ke la vilaĝo troviĝis ĉe la limo inter la (nur en februaro 1918, ok monatojn antaŭ la nasko de s-ro Gavėnas, fondita) Respubliko Litovio kaj Pollando, kaj dum la skuaj jaroj ekde 1918 ŝanĝiĝis la limo tiel ke ĝi nun eble eĉ apartenus al pola teritorio...

Dube, ThomasPusch 09:01, 23. Apr 2010 (UTC)


Ne ĉiun vilaĝon de Litovio oni povas trovi en interreto. Vilaĝon Zapakimai indikas ankaŭ informilo de Katolika Eklezio Bažnyčios Žinios (Informoj de la Eklezio), 2000 02 29, Nr, 4, informante pri morto de P. Gavėnas.

Ganto, 2010 04 24