Diskuto:Maverick Viñales
Du lingvaj demandoj:
- kio estas "ŝaltilas"? Ĉu iu transiras al alia kompanio/teamo/motorciklo? Aŭ ĉu li ekuzas alian motorciklon? Aŭ ĉu li ekpartoprenis en iu konkurso? Ekzistas la verbo "ŝalti", sed ne "ŝaltili".
- "ŝaltilas" devenas de la traduko de angla vorto "switch", t.e. ŝaltilo! Mi anstataŭigis per "transiras" laŭ via sugesto. --Dominik (diskuto) 09:52, 17 feb. 2017 (UTC)
- kion signifas "punktoj" en la tabelo? Ĉu vere temas pri iuj lokoj aŭ ĉu pri puentoj, do pritaksoj, rezultoj de la konkurso?--RG72 (diskuto) 05:30, 17 feb. 2017 (UTC)
- Evidente temas pri eraro - mi korektis per "Poentoj", inkluzive en koncerna ŝablono. --Dominik (diskuto) 06:14, 17 feb. 2017 (UTC)
- Dankon, ankaŭ mi supozis tion. Ĉu ankaŭ Nevalida raso estas iom malĝusta esperantigo? Mi ne estas fakulo ĉi-kampe, do ne komprenas la originan sencon.--RG72 (diskuto) 06:29, 17 feb. 2017 (UTC)
- Ha ha! la ulo rekte transprenis la anglan vorton "race". Feliĉe ne temas ĉi tie pri ĉevalkurado (nevalida raso de ĉevalo !!!). --Dominik (diskuto) 07:19, 17 feb. 2017 (UTC)
- Dankon, ankaŭ mi supozis tion. Ĉu ankaŭ Nevalida raso estas iom malĝusta esperantigo? Mi ne estas fakulo ĉi-kampe, do ne komprenas la originan sencon.--RG72 (diskuto) 06:29, 17 feb. 2017 (UTC)