Diskuto:Ludoviko la 17-a (Francio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludoviko la 17-a estas grava por kompreni la listo de francaj reĝoj. Sen li, oni povus pensi sed ne havis Ludovikon la 17-an ekzemple pro superstiĉo kontraŭ la numero 17 forme superstiĉo kontraŭ la numero 13. Multaj hoteloj ne havas 13-an etaĝon. Tio estis plu grava por ne-okcinentuloj, kiuj ne scias eŭropajn tradiciojn! Multkolorbirdo 22:15, 10. Feb 2004 (UTC)

Mencii Ludovikon la 17-an kiel reĝo ne estas kongrua kun neŭtrala vidpunkto. Evidente la reakciaj monarkiistoj inventis ke la nova reĝo en 1815 devus porti numeron 18 por kredigi ke la filo de Ludoviko la 16-a devus esti reĝinta. Tio estas simpla falsado kontraŭa al la evidento de la faktoj ke tiu knabo neniam reĝis. En enciklopedia verko ne indas lasi sin trompi de tiaj ideologiaj manipuladoj. Fakto estas ke post L. la 16-a estis la Respubliko (kun ties diversaj formoj), Napoleono kaj kiam Burbonoj revenis la sekvonta reĝo portis numeron 18. Sekve Ludoviko la 17-a ne havas lokon en listo de reĝoj de Francio, sed nur en Burbona genealogio. --Arno Lagrange 09:52, 11. Feb 2004 (UTC)