Diskuto:Konkura informkolektado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikolo, ŝajne komence fuŝtradukita el la hispana, tiel plenplena je lingvaj eraroj ke grandparte ĝi estas nekomprenebla. Eĉ la nomo mem estas fuŝtradukita, ĉar la angla intelligence ĉi tie celas al informkolektado (en:Intelligence (information gathering)), ne "inteligent(ec)o". Krome, ĝi ankaŭ ne uzas normalan viki-sintakson ("Eksteraj ligoj" anstataŭ interviki). Ĉu plene reverki la artikolon, aŭ ĉu ĵeti en la rubujon? Moldur 19:54, 30. Dec 2009 (UTC)

Ekde pli ol 3 jaroj neniu respondis al la supra demando, kaj la artikolo restis "polurinda". Mi nur nun hazarde ekvidas ĝin. Mi hezitas komplete ĵeti ĝin en la rubujon, sed almenaŭ insistas laŭ instigo de Moldur alinomigi ĝin al "konkura informkolektado", ĉar mi plene konsentas ke tiu traduko multe pli trafas ol la tute alitema, psikologia koncepto de "inteligent(ec)o". Ankoraŭ restas la ebleco iom post iom ĝustigi la tekston: ĝusta titolo estas unua paŝo. ThomasPusch (diskuto) 09:18, 8 Aŭg. 2013 (UTC)