Diskuto:Itajpuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion celas "fortaĵo"? Eble tiu respondo rilatas al la uzo de la vorto "forta" en "akvoelektrika forta centro". Ekzemplo en la enskribo de PIV2 por "centralo" inkluzivas la vortojn "akvo-energia centralo" (kaj "centralo" iom egalas al "centrejo" se vi preferas). Sed ŝajnas ke "forta centro" estas misa traduko laŭ la angla "power center". Ankaŭ, la unuo Vato mezuras "povo", ne "forto", denove laŭ PIV2, do ĉu "produktas forton" estu "produktas povon"? Pro tio ke mi ne komprenas "fortaĵo", mi ne ŝanĝis.

Ĉu temas pri la rivero de Paranao (ekzemple, urbo nomita tiel kaj ties rivero) aŭ la rivero Paranao (tio estas la nomo de la rivero)?

Mi ankaŭ ne povis kompreni "fortaĵo", sed laŭ kunteksto (kaj la cifroj el la ttt-ejo de Itajpu) mi divenus ke ĝi rolas tiun, kiun mia en-eo vortaro (Wells) nomas "generatoro". Ankaŭ, mi ŝanĝis "forto" ĝenerale je "elektro", kaj "akvaelektrika forta centro" je "hidroelektrocentralo". Se tio estas tro nekompreneble, bonvolu serĉi pli bonan tradukon... "hidroelektro" troviĝas en mia vortaro; "akvoelektro" ne troviĝas tie nek per google, sed eble estus pli tujkomprenebla. --Brion VIBBER
Ĉu via vortaro estas la CEED de Benson? Tiu vortaro uzas tro da "neologismojn." Ĝi uzas eĉ tiom ke Benson mem aldonis siajn proprajn inventitajn vortojn kaj aldonis liston je la fino de la vortaro kun difinoj de liaj propraj kreaĵoj. Do mi tute ne fidas tiun vortaron. Ĉiam kiam mi kontrolas en ĝi, mi poste kontrolas la Esperanto-vortojn en aliaj vortaroj, kiel PV aŭ la Esperanto-angla vortaro de Butler. "hidro" ŝajnis al mi tro latina kaj neologisma, sed ĝi havas sufiĉe grandan enskribon en la vortaro de Butler ke mi ne plendos. Mi skribas tiun ĉi noton plejparte por nur averti vin pri la CEED :) --Jacob SCHWARTZ
Ne, estas tiu de Wells (eldonita per "Teach Yourself"). Eble pli findinda, eble ne, sed ĉar la vortdifinoj estas tre simplaj, mi ankaŭ emas kontroli ofte ĉe PV, ĉu la e-vorto spegulas la ĝustan sencon de la angla vorto ĉu ne. "Hidro" ankaŭ ne plaĉas al mi, sed la celo de Vikipedio estas kolekti scion, ne krei ĝin. ;) --Brion VIBBER
Jes, mi pardonpetas pri la malĝustaj vortoj. Mi ferias kaj ne havis vortaron kun mi, kaj mi pensis ke aliaj korektis ĝin. Dankon! --Chuck SMITH

Kian signifon havas la frazo Tamen, la akvobarejo ĉe Jangce en Ĉinio preterproduktos kiam finota en 2009 rilate al Itajpuo? Kaj kiam finota? Petro 07:53 (UTC)