Diskuto:Israel-hamasa milito de 2023

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endas kaj malfacilas konstanta ĝisdatigo, dum pluos la konflikto. kani (diskuto) 11:30, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi hieraŭ aldonis la paĝojn Hospitalo Al-Ŝifa, Filadelfi-koridoro kaj tunelsistemo en la Gazaa Sektoro (tiu teksto restis aparte nefinita, nur ĝerma komenco). Neniu el tiaj temoj estas plejaktualaĵo, kiu kiel unutaga muŝo morgaŭ jam ne plu aktualos, kaj fakte en la artikolo, se oni citas ĉiujn gazetajn fontojn cititajn de la hispana teksto kaj transprenas ĉiujn internajn ligilojn, el kiuj multaj en la hispana estas blua ligilo, sed en Esperanto ankoraŭ estas ruĝaj, oni sekve estas devigata transpreni la elekton kaj fari artikolojn por ĉiuj novaĵkanaloj, kiujn la hispanlingvaj redaktantoj konsideras gravaj - bonŝance ili grandparte limigas sin je anglalingvaj novaĵkanaloj el Usono (ĉi tie ankoraŭ iom je anglalingvaj novaĵkanaloj el Israelo), kaj ne konsideras la reston de la mondo - despli bone, tio limigas la kategorion de nove farendaj esperantaj artikoloj. Kaj ĉu ni vere bezonas propran ampleksan artikolon pri temo militbazo, aŭ ĉu sufiĉas simpla vorto militbazo? Se tiu demando konsentatas, ankoraŭ ankaŭ mankas unu vera artikolo pri la temo, Operaco Inundo Al-Aqsa, se ne iu plia evento igas nin krei pliajn ruĝajn ligilojn... Min foje lacigas ĉiam postĉasi la multajn ruĝajn ligilojn, kiuj ekestas per rekta traduko de tekstoj el alilingvaj tekstoj (jes ja la tradukantoj ankaŭ mem provas ŝtopi la truojn kiujn ili ĵus malfermis, sed ofte estas tro multaj samtempe), kaj mi demandas min, ĉu ni vere bezonas ĉiujn apartajn artikolojn, kiuj hazarde estas en la angla, aŭ hispana, aŭ franca, aŭ, aŭ, vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 20:50, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Pensante pri la ruĝa ligilo Operaco Inundo Al-Aqsa, tute aparte de tio ke la aludata moskeo en Esperanto nomiĝas Al-Aksa, sed min ĵus mirigis ke la "grandaj" angla, hispana, franca kaj germana artikoloj ĉiuj ne ligas al iu sialingva paĝo pri la operaco. Tamen tio estas nur provizoraj mankoj, kiuj povus ŝajnigi ke en tiuj lingvoj tute ne estus artikoloj pri la Hamas-operaco. Sed tamen estas, je vikidatumero d:Q122976243. Mi pensas, ke eble malpli "poezia" kaj pli drasta nomigo pli bonus, kiel decidis pli-malpli ĉiuj diverslingvanoj kiuj jam verkis pri la subita atako kontraŭ aparte infanaj civiluloj tute nearmitaj - do anstataŭ "Operaco Inundo Al-Aksa" pli bone "Atako de Hamaso al Israelo", eble eĉ sen jaro, ĉar mi esperas ke ne eblos pliaj tiaj atakoj en estontaj jaroj, tiel ke oni devos krei diversajn e-lingvajn tekstojn pri atakoj laŭ malsamaj jaroj. ThomasPusch (diskuto) 21:13, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun la baza artikolo Atako de Hamaso kontraŭ Israelo pretas. Mi ŝanĝas la malĝustan ruĝan ligilon Operaco Inundo Al-Aqsa al la nova titolo, kaj estas kontraŭ tio, alidirekti la duone esperantan duone ne-esperantan titolon kun neekzista litero "Q" al la ĝusta titolo. Prefere oni dekomence ne reklamu duone esperantajn vortojn kun fremdaj literoj en ili. La teksto kompreneble estas minimuma, kiu volas estas bonvena detaligi ĝin - sed mi petas en tia eventuala ampleksigo de la nuna kompakta teksto meti ruĝajn ligilojn nur se oni mem povas garantii fari tekstojn en tiuj titoloj ene de tri tagoj, eventuale ene de tri semajnoj, prefere ke oni faras novajn artikolojn antaŭ ol oni savas tekstoblokojn kun internaj ligiloj al ili. ThomasPusch (diskuto) 22:13, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
El la pli nova artikolo Atako de Hamaso kontraŭ Israelo eblas ankoraŭ aldoni tri adaptitajn referencojn: fremdlingvaj titoloj kursive kaj kun tradukoj, aldono de noto "angle". Se teksto preniĝas el hispana originalo, kaj tiu prenis el angla originalo, almenaŭ en la angla originalo sencas ke ne-necesas aldoni notojn "angle", ĉar tie ĉio estas en la angla, kutime ankaŭ ĉiuj referencoj estas, kaj se la hispana teksto rezignas pri tradukoj de anglaj titoloj, estas ties respondeco. Sed ĉi tie ambaŭ lingvoj estas fremdaj, kaj principe necesus aldoni notojn pri lingvo kaj tradukojn. Kvankam kompreneble, se angla teksto venas kun 50 referencoj, kaj ĉiujn teorie necesus traduki al Esperanto, kaj en ĉiuj necesus adapti anglalingvajn datojn al Esperantaj, tio kompreneble estas granda kromlaboro ... mi konscias. Sed almenaŭ se en alia e-lingva artikolo la laboro jam estas farita, eblas kopii la laboron ankaŭ ĉi-tien, kaj duafoje utiligi ĝin... ThomasPusch (diskuto) 09:28, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Jen ankoraŭ nova teksto pri la retgazeto The Times of Israel. ThomasPusch (diskuto) 10:37, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj jen aldone ankoraŭ novaj artikolaj ĝermoj pri la usonaj ĵurnalistaj sekcioj CBS News kaj NBC News. Mi dubis ĉu sencas malfermi novajn artikolojn, aŭ ĉu ne sufiĉus alidirektigoj al la ekzistaj artikoloj Columbia Broadcasting System (CBS) kaj National Broadcasting Company (NBC). Sed simple ĉar tiom da alilingvaj vikipediaj branĉoj dediĉas proprajn tekstojn pri la sekcioj, mi konvinkiĝis ke sencas almenaŭ simbole meti proprajn paĝojn. Tamen pri la lasta ruĝa ligilo, "AP News", ŝajne plej multaj aŭ supozeble ĉiuj alilingvaj vikipediaj branĉoj praktikas alidirektigon al la teksto Associated Press, kiu ankaŭ ekzistas en Esperanto. Se ĉiuj rajtigas al si fari tion, do ankaŭ ni povas. ThomasPusch (diskuto) 15:03, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj novan tekston pri la turka ŝtate posedata Agentejo Anadolu - ĉar, egale ke posedata de la turka registaro, novaĵagentejoj kaj novaĵaj servoj ne ekzistas nur en Usono... ThomasPusch (diskuto) 07:39, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@Kani: Kiam mi vidis la novan tekston, kun ĉiuj tre multaj ĵurnalistaj referencoj en la angla kaj la hispana (tre bone ke ne nur la angla, sed ĉiukaze ĉiam estas tre multaj anglalingvaj fontoj), kaj kun tiom da novaj ruĝaj ligiloj kiuj nur montras kiom da artikoloj kiuj estas en la hispana vikipedio ankoraŭ mankas esperantlingve, mi estis tre impresita: la hispana vikipedio baldaŭ havos 2 milionojn da paĝoj, la esperanta baldaŭ havos 350 000 - do ĉiam restos 1 650 000 ruĝaj ligiloj da diferenco, ruĝaj ligiloj kiuj krias esti tuj plenigitaj, per maksimume 10 administrantoj kaj maksimume kelkdek uzantoj. Kaj antaŭ ol mi komencis ekkontribui al la teksto, mi sen hezito simple interne metis inter krampojn la du plej "ruĝajn vortoblokojn", pensante ke inter la redaktaj krampoj oni ja ĉiukaze ankoraŭ vidas ilin, povos meti artikolojn kaj poste forpreni la krampojn. Nun la restaj etaj ruĝaj ligiloj en la teksto jam estas tute for, kaj mi vidas ke en la redakta teksto, kun tiom da referencaj ŝablonoj, oni malfacile tenas plenan superrigardon. Ĉar mia celo tute ne estis cenzuri la du ruĝajn titolojn, mi tial re-serĉis ilin en la artikolo kaj volas ĉi-tie meti ilin al plena lumo, ĉar mi sentus min malbone se mi longtempe kaŝus ilin. Temas pri la teoriaj titoloj Israel-okupaciitaj teritorioj (vikidatumoj notas 'Israele okupataj teritorioj') d:Q575187 kaj Atako de Hizbulaho en Oktobro 2023 d:Q122974556. La unua temo nun estas en 18 lingvoj, la dua en 11 - tio ne estas grandaj nombroj en vikipedio, multaj lingvoj ne havas tiujn tekstojn kaj supozeble tiel restos, sed kompreneble ankaŭ ne estas problemo fari grandajn e-lingvajn tekstojn pri ili. Tial mi ne volus ke la ruĝaj ligiloj perdiĝus. Pardonu ke mi iom kolerikule "enkasigis" ilin antaŭ iom malpli ol tri tagoj! ThomasPusch (diskuto) 00:52, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Nu, ne tro atentu pri kelkaj miaj Aldonoj en Diskutpaĝoj: mi ofte faras tion per iom banalecaj sugestoj, sed por bluigi ruĝajn indikojn, por montri, ke interesas la artikolo, kaj por plialtigi la statistikojn de ĝeneralaj redaktoj. Kompreneble ankaŭ kiel sugestoj por postaj agoj. Vi tute ne bezonas tiom argumenti viajn agadojn. Mi tute admiras vian laborkapablon kaj normale samopinias kun tiu. De tempo al tempo mi scivolemas pri kelkaj el "viaj" artikoloj kaj eĉ foje kontentiĝas kiam trafas artikolojn pri kiuj vi forgesis alilingven ligi, kaj tial mi havas oportunon helpi "vin". Pri la palestina afero, mi iom detenas min, ĉar mi havas tro klaran personan opinion kaj ne deziras interbatali. Ĝenerale mi kontraŭas ĝeneralajn tendencojn informi pri la afero, ekzemple kiam oni distrumpetas pri palestinaj atakoj (ekzemple Atako de Hizbulaho), kiam vere temas pri de jardekoj okupacianta potenco kaj konstantaj atakoj fare de la alia flanko, pri kiuj la gazetaro ne tiom distrumpetas. La alia proponita artikolo jam ekzistas kaj mi baldaŭ revizios ĝin. Amike. kani (diskuto) 11:56, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri la ruĝaj ligiloj respondecas mi, certe oni devas ne kulpigi Kani. Mi opinias ke ruĝa ligilo ne estas malbonaĵo. Mi volonte partoprenus en ĝenerala diskuto pri la celo de ligiloj en Vikipedio, sed ne akceptos ian devigon bluigi ĉiun ligilon.
Verŝajne vi pravas ke "Operaco Inundo Al-Aqsa" estas malpreferinda nomo laŭ enhava vidpunkto. Mi nur komentas la lingvan flankon ĉar mi pensas ke la komentoj de ThomasPusch enhavas miskomprenon, kiun mi vidadas aliloke en Vikipedio. "Al-Aksa" ja estas duone Esperantigita nomo (fonologie Esperanta, morfologie ne), dum "Al-Aqsa" estas neniel Esperantigita, nur latinlitere skribita, kun distingo inter q kaj k ĉar en la araba ili estas tute malsamaj sonoj.
Dankon al ĉiuj pro via atento kaj plibonigoj al ĉi tiu kaj rilataj artikoloj. Arbarulo (diskuto) 23:15, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝanĝo al strukturo[redakti fonton]

Mi parte ŝanĝis la organizan strukturon de la artikolo. Mi tamen ne sentas min tute certa pri la plej bona strukturo, do se al iu gravas kaj malplaĉas la ŝanĝo, bonvolu diri. La mallongan kaj malaktualan sekcion "Operaco 'Feraj Glavoj'" mi forviŝis. Mi forprenis parton de "Internacia reago" kaj metis ĝin en la ĉefan, sentitolan sekcion, kaj samtempe metis en "Internacia reago" parton prenitan de "Damaĝoj kaj viktimoj" kaj nove tradukitan materialon. Mi ŝanĝis la titolon de tio, kio restis de "Damaĝoj kaj viktimoj", al "Komencaj semajnoj". Eble estus pli bone eĉ forigi ankaŭ tion pro malaktualeco. La logiko de la nuna "Internacia reago" estas, ke ĝi enhavu tekston, kiu vere temas nur pri eksteraj reagoj al la milito. La teksto, kiun mi transmetis en la sentitolan parton, ŝajnis al mi ne ĉefe temi pri tiuj akuzoj, sed mencii ilin precipe por pravigi la menciindecon de la agoj, kiujn la akuzoj denuncas. Arbarulo (diskuto) 04:21, 20 maj. 2024 (UTC)[Respondi]