Diskuto:Heroino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi neniam antaŭe kunlaboris en vikipedia kunlaboraĵo kaj mi ne certas ĉu tiu estas la normala sistemo proponi ion. Kiel leganto de la artikolo, mi vidas mankojn, tio estas:

1.- kia aspekto havas la diversaj manieroj de heronio? Ĉu ĉiam blanka pulvo? Ĉu alimaniera?

2.- iom pli sociaj aferoj, ekzemple rezulto de tiu konsumado en kelkaj landoj,

3.- io pri lingvaj aferoj; ekzemple popolaj esprimoj en kelkaj lingvoj. Mi proponas tion inspirata pri la hispana esprimo "ĉevalo" pro blankeco, eble prenita de la angla, cu?

Mi pardonpetas pro nur proponi sen alporti rezultojn. Mi ne estas fakulo pri la temo, sed al mi ŝajnas tre interesa havi tiun artikolon en Vikipedio.

--kani 21:23, 7. Jun 2007 (UTC)

Dankon pro viaj proponoj, José! Komenti artikolojn estas unu el la manieroj tre bone kunlabori en Vikipedio: vi pravas, ankoraŭ eblas labori en la listigitaj direktoj. Se vi emos fari tion kaj havos tempon, bv. alpreni el la hispana artikolo pri heroino ion, kio ankoraŭ mankas en la nia; tiel vi grave helpos. - Slavik IVANOV 23:02, 7. Jun 2007 (UTC)