Saltu al enhavo

Diskuto:Grilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial artikolo grilo estas konektita kun d:Q47328? Ja http://vortaro.net/#grilo (latine Gryllus) estas genro ne familio (latine Gryllidae). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:14, 26 Apr. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: La problemo ne estas la konekto kun d:Q47328, sed la maltaŭga uzo de la genra nomo por la familio. Do, mankas en la artikola titolo la scienca sufikso -ed. Mi proponas ŝanĝi la titolon al "Griledoj". Ĉu estas pliaj opinioj pri tio?
La sufikso -ed- troveblas en Nova PIV en la eldono de 2002, sur la paĝo 264. Mi tute ne komprenas, kial ĝi ne aŭ tre nesistemece estas uzata aŭ uzetata en nia vikipedio. Ŝajne multaj simple ne konas ĝin aŭ eble eĉ ne rimarkas la lingvan interferon de la propra lingvo al esperanto. --Tlustulimu (diskuto) 13:30, 26 Apr. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: jes tio estas bona ideo ŝanĝi la titolon al "Griledoj" Griledoj laŭ PIV (http://vortaro.net/#griledoj) estas familio pri latina nomo Gryllidae. Mi esperas ke poste ni havos artikolon ankaŭ pri genro grilo (d:Q3118277, latine: Gryllus) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:05, 26 Apr. 2015 (UTC)