Saltu al enhavo

Diskuto:Fuelpilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu fuelo estas neologismo por bruligaĵo? Mi ne havas vortaron kun la vorto "fuelo" nek retaj vortaroj ne subtenas ĝin ankaŭ. Al mi, la vorto ŝajnas iumete angla-lingveca. Ĉu oni trovas la vorton en "oficiala fonto"? -- Yekrats 19:48, 15. Aŭg 2005 (UTC)

PIV2 diras: "Fuelo: Solida, likva aŭ gasa substanco, el kiu, per kemia aŭ fizika reakcio, energio estas liberigebla." Oficiala vorto ĝi ne estas, sed vortare registrita jes. Mi konfesas, ke mi verŝajne neniam aktive uzis ĝin. Eble la diferenco al "brulaĵo" (ne bruligaĵo; ĝi ja brulas, ne bruligas) estas la ne nur kemia, sed ankaŭ "fizika reakcio", kiu estas al mi komplete enigma. – 84.56.11.44 19:57, 15. Aŭg 2005 (UTC)

Ekz. nuklea energiodonanta materialo estas klare fuelo, ne brulaĵo. Laŭ mi. Narvalo 19:22, 3. Apr 2007 (UTC)