Saltu al enhavo

Diskuto:François Truffaut

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ambaŭ anonimaj aldonintoj de esperantlingva prononcindiko havas kompreneblajn malfacilaĵojn pri tio: La franca nomo klare enhavas du sonojn, kiuj tute ne ekzistas en Esperanto: la indiko [frãsŭa trüfo] indikas la du sonojn per literoj ã kaj ü, kiuj almenaŭ signas ke tiuloke troveblas sono nekutima en Esperanto, ĉar la literoj mem aspektas nekutimaj el esperantlingva vidpunkto, la dua propono "Fransŭa Trjuffo" uzas nur esperantlingvajn literojn, sed prononco de tiu-ĉi prononcindiko donas alian sonan rezulton ol la franclingva vorto. Mi persone rekomendas simple uzi la prononchelpilon de la Internacia Fonetika Asocio, kaj rezigni pri aldona esperantlingva prononcindiko... Se ne, tiam la unua indiko kun esperantlingve "strangaj" literoj laŭ mi pli bonus ol iu indiko de ŝanĝita prononco (bonas tiukaze sekvi la rekomendon de ŝablono {{prononco}} ke literoj "fremdaj" al Esperanto en prononcindiko estu metitaj en kursiva skribo). --ThomasPusch (diskuto) 11:55, 2 Jan. 2013 (UTC)