Saltu al enhavo

Diskuto:F.A. Supra Ligo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kombino de mallongigaj literoj kaj tutaj vortoj en la esprimo "F.A. Supra Ligo" estigas problemon: Supozeble "F.A." signifas "Futbala Asocio" (devus do esti spaceto en "F. A."). La ne mallongigita nomo do estus proksimume "Futbal-Asocia Supra Ligo", kaj "F. A." estus nepre en la adjektiva formo. Sed tion ne povas esprimi la mallongigo.

Miaopinie la nuna titolo ne konformas al la gramatiko de Esperanto. Ĝi povus esti "Supra Ligo de F. A." aŭ "Supra F.-A.-Ligo"; eble ekzistas pli bonaj proponoj. Kelkaj aliaj vikipedioj sentraduke uzas anglan nomon. – Umberto 16:43, 1. Jul 2007 (UTC)

Malaktualeco[redakti fonton]

Mi tre ĝeniĝas ke ĉi tie estas tiom da artikoloj, kiuj obstine uzas la miaopinie arkaiĝintajn landonomojn de finaĵoj -ujo, kaj kiuj estas ege malaktualaj: tiu ĉi estas laŭ stato plej malfrue de 2011, iuj informoj estas laŭ stato de 2008. Laŭ la vikipedia interkonsento pri landonomoj, mi ne rajtas ŝanĝi landonomon ĉi tie kaj mi ne faros tion. Sed kompense mi tute nenion aktualigos en tiu teksto, nur iam metos avertan ŝablono, ke la teksto estas forte malaktuala. ThomasPusch (diskuto) 15:42, 20 nov. 2023 (UTC)[Respondi]