Saltu al enhavo

Diskuto:Batalo de Leipzig

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la dua duono de la 19-a jarcento la ŝtata historiografio de Prusio kaj poste de la Germana Regno provis difini la batalon tiel ke ĝi estis batalo de "la germanoj kontraŭ la francoj", aŭ eĉ pli propagande "de la germanoj kaj la aliaj eŭropaj popoloj kontraŭ Napoleono", liberiĝantaj el fremdula armea okupado, kvazaŭ ĉiuj liberiĝemaj eŭropanoj batalis kontraŭ sola Napoleono kun iuj aĉetitaj kaj senkonvinkaj soldatodungitoj. Ankaŭ la nuna artikolo iom reflektas tiun propagande kolorigitan difinon. Sed ne estis tiom simple. Kontraŭ la armeoj de Prusio, Aŭstrio, Rusio kaj Svedio batalis ne nur la armeo de Napoleona Francio kaj de iuj satelitaj ŝtatoj kiel la mallongvivaj "reĝlando Vestfalio" kaj "reĝlando Varsovio", sed ankaŭ la armeoj de la tradiciaj reĝlandoj Regno de Napolo en Itallingvio, Saksio, Virtembergo kaj Bavario, grandduklandoj Badeno kaj Hesio en Germanio: La artikolo ĝuste starigas ke inter la 90 000 soldatoj mortigitaj aŭ vunditaj "en ambaŭ flankoj estis multaj germanoj". Klaras ke la rezulto estis la neniigo de la napoleona restrukturigo de Eŭropo, sed oni atentu diferencigi ke ne nur temis pri simpla batalo "de la liberemaj eŭropanoj kontraŭ Napoleono", sed pri internacia, multŝtata batalo, en kiu ambaŭ flankoj estis internaciaj aliancoj. Ĝuste pro tio la batalo estas historie aparte menciinda.

La esperantlingva historiografio havas la moralan taskon laŭeble kritike vidigi naciisman propagandon kaj provi priskribi ĉiujn eventojn el plejeble neŭtrala, supernacia vidpunkto. La artikolo survojas al tia supernacia vidpunkto, sed ankoraŭ ne plene seniĝis je propagando. Mi nun ne havas la tempon komplete revizii ĝin, nur en la unua frazo ŝanĝi la frazon "kontraŭ la trupoj de Napoleono" al "kontraŭ la trupoj de Napoleono kaj ties aliancanoj". Sed diskutpaĝe mi volas noti ke tiu aldono de tri vortoj ne sufiĉas, kaj ne plene forigas propagandan tendencon de la teksto, kiu kolorigas kvazaŭ en 1813 la armeo de honestuloj gvide de Prusio liberigis Eŭropon de la imperiisma megalomano Napoleono (kaj poste en 1871 liberigis Germanion de aliaj germanaj regantoj). ThomasPusch (diskuto) 08:53, 18 jul. 2016 (UTC)[Respondi]