Diskuto:13-a de aŭgusto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berlina muro[redakti fonton]

1961: Germanio: La reĝimo de GDR komencas konstruigi muron en Berlino kiel "kontraŭfaŝisman limeson".

La "reĝimo" estis registaro. "Limeso" ne estis. La GDR-Vortaro de Krause propona "defenda remparo" por la oficial termino "Schutzwall"

Pli da neŭtraleco indus. --217.83.106.27 16:00, 5. Apr 2008 (UTC)

La germana artikolo nomigas ĝin en la unua frazo kiel "antifaschistischer Schutzwall", kaj mi pensis ke ili scius plej bone. Tamen, ne estas nepre defini la vorton tie ĉi; la artikolo ja jam ĝin faras. Do, mi neŭtraligos la frazon laŭ via propono. --Sebastian 19:14, 5. Apr 2008 (UTC)





La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]