Diskuto:10-a de julio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

tajperaro[redakti fonton]

"malfrotigaĵoj" malfortigaĵoj ?

"pere de raketoj HIMARS, i.a. al magazenoj de municio, brulaĵoj kaj malfrotigaĵoj en Mariupolo kaj Alĉevsko; en Kievo okazis funebra ceremonio de ploton-komandanto..." Sj1mor (diskuto) 15:11, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi tute ne scias, kion povus signifi tiu vortkreaĵo "malfrotigaĵoj", sed mi dubas ke temas pri simpla tajperaro, ĉar la vorto klare intence ligiĝis al la artikolo "froto" (kiu tamen ne klarigas la vortkreaĵon "malfrotigaĵoj"). Se ni aplikos la politikon redukti la listerojn al laŭeble unu linio po evento kaj jaro, tiam la dubinda tekstero probable jam estos forviŝita. Tamen en tia situacio helpus pli bonaj indikoj pri fontoj de la informoj - sufiĉus indiki ilin "interne" inter <!-- kaj -->: referencoj al retaj artikoloj, indikoj el kiu alilingva vikia teksto la frazo tradukiĝis, aŭ vikidatumero pri la mistera temo "malfrotigaĵoj"... ThomasPusch (diskuto) 15:04, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]





La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]