Deutschlandhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutschlandhaus
konstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Jacob Koerfer vd
Estiĝo 1929
Lando Germanio vd
Situo Essen
Situo
Geografia situo 51° 27′ 13″ N, 7° 0′ 37″ O (mapo)51.45367.01028Koordinatoj: 51° 27′ 13″ N, 7° 0′ 37″ O (mapo)
Deutschlandhaus (Nordrejn-Vestfalio)
Deutschlandhaus (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Deutschlandhaus
Map
Deutschlandhaus
vdr
Deutschlandhaus dum nokto

Deutschlandhaus estas nun oficeja kaj vendeja domo en la urbocentro de Essen ĉe la strato Lindenallee. Ĝi estis konstruata en la jaroj 1928 kaj 1929 kiel teĥnika urbodomo kaj validas kiel unua altodomego de la urbo. Nun ĝi substaras monumentprotekton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tereno inter Trentelgasse, Kapuzinergasse, Hirschland-Placo kaj Lindenallee, en la 18-a jarcento ankoraŭ preferata loĝtereno de la bonhavaj burĝoj, evoluis kadre de la komunuma reformo rapide al moderna urbocentra kerno, kiu precipe elpaŝis kiel bankokvartalo.

Sur la terpeco de Förster, direktoro de Krupp, laŭ decido de la urbestraro ekestu teĥnika urbodomo. Arĥitekto kaj nemoveblaĵo-entreprenisto Jacob Koerfer ricevis ĉi tiun terpecon je hereda farmo de la urbo Essen kaj starigis tie la Deutschlandhaus.

Post nur unujaro konstrutempo la urbo povis ekloĝi en sia nova teĥnika urbodomo. Ekde tiam la uzo negrave ŝanĝiĝis kaj ankoraŭ nun ĉi tiu domo (intertempe kun modernigita ekstera fasado) loĝigas la urbon Essen kiel luanto.

En 1990 oni pliampleksigis la domensemblon per vendejpasejo Lindengalerie kaj per parkodomo tuj apud la domo.

Domo[redakti | redakti fonton]

Post komenco de la konstruado la 1-an de junio 1928 oni finkonstruis la deketaĝan Deutschlandhaus kun alteco de 35,6 metroj[1] proksimume post unu jaro. Ĝi staras sur terpeco granda je 4.214 kvadrataj metroj kaj entenas proksimume 96.700 kubajn metrojn da ĉirkaŭkonstruita spaco. La parkdomo havas pli ol 1.931 kvadrataj metroj kun 16.183 kubaj metroj da ĉirkaŭkonstruita spaco.

La 1-an de oktobro 1990 oni finkonstruis la plilarĝigon de la pasejo. En la domo troviĝas publika paternosterlifto. La tuta teretaĝo loĝigas vendejojn. En 1988 Deutschlandhaus eniĝis en la urba listo de monumentoj de Essen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutschlandhaus ĉe emporis.de. Arkivita el la originalo je 2015-01-23. Alirita 2014-03-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]