Departementa domo (Székesfehérvár)
La Departementa domo estas impona klasikisma historia monumento en Székesfehérvár.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua konata departementa domo en Székesfehérvár estis farita en la 1730-aj jaroj el unuetaĝa baroka loĝdomo (nun jam muzeo). La hodiaŭa departementa domo konstruiĝis inter 1807 kaj 1812. La ĉefa arkitekto estis Mihály Pollack. En la keloj ĝis 1901 prizono funkciis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La duetaĝa departementa domo situas sola laŭ la trotuaro kaj formas U-majusklon, sed estas ankaŭ aliĝanta L-majuskla teretaĝa alo. En mezo de la fasado estas rizalito kun 6 kvadrataj kolonoj. La meza aperturo estas pli larĝa, ol la ceteraj. Plej supre timpano estas videbla. Interne la ornama marmora ŝtuparejo estas dekstre. En la unua etaĝo troviĝas la ornamĉambro, kiu etendiĝas laŭ alto ĝis plafono de la dua etaĝo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- [1][rompita ligilo] hungare
- [2] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine hungare
-
Vido al la departementa domo -
Arkadoj de la departementa domo -
La meza fasado