Saltu al enhavo

David Brat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Brat
Persona informo
Naskonomo David Alan Brat
Naskiĝo 27-an de julio 1964 (1964-07-27) (59-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hope College (en) Traduki - Bakalaŭro de Artoj (–1986)
Amerika Universitato - doktoro de filozofio (–1995)
Teologia Seminario Princeton - magistro de distudoj (–1990)
Park Center Senior High School (en) Traduki (–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo universitata instruisto (1996–2014)
entreprena konsultiĝisto
ekonomikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David BRAT (kiu kutime uzas la ĉjo-formon "Dave"; n. la 27-an de julio 1964) estas usona profesoro pri ekonomiko en la altlernejo Randolph-Macon College, en Virginio. Li kandidatas kiel respublikana partiano por la posteno de reprezentanto de la 7-a distrikto de Virginio en la usona parlamento; en la respublikana antaŭbalotado je la 10-a de junio, 2014, li venkis la duarangan respublikanon de la landa reprezentantaro, Eric Cantor.

Brat naskiĝis en Alma, Miĉigano, kaj pasigis la junaĝon en tiu ŝtato. Li ricevis bakalaŭran diplomon (kun ĉefstudado pri komerca administrado) ĉe Hope College (en Miĉigano) en 1986, teologian gradon ĉe Princeton en 1990, kaj doktoriĝis pri ekonomiko ĉe la katolika universitato American University en 1995. En 1996 li transloĝiĝis al Virginio.