Damján György Vargha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damján György Vargha
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1873 (1873-04-06)
en Mosonszentmiklós
Morto 6-an de aprilo 1956 (1956-04-06) (83-jaraĝa)
en Hegyeshalom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
vdr

Damján György Vargha [djordj varga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vargha Damján György estis hungara monaĥo, pastro, literaturhistoriisto, profesoro, membro (korespondanta en 1919) de Hungara Scienca Akademio.

Damján György Vargha [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1873 en Mosonszentmiklós. Li mortis la 6-an de aprilo 1956 en Hegyeshalom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Damján György Vargha frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1892 li aliĝis al la cistercianoj, en 1899 li pastriĝis. Li instruis en Baja, Eger, Székesfehérvár, ekde 1912 en gimnazio en Budapeŝto, fine ekde 1925 en Reĝa Universitato Erzsébet. Li estis dekano en la studjaro 1931, rektoro en la studjaro 1941. Li okupiĝis pri hungaraj kodeksoj, religia literaturo, hungara ortografio. Li pensiuliĝis en 1943.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kódexeink Mária-siralmai (1899)
  • Imádságos könyvek - tradukitaj al pluraj lingvoj
  • II. Rákóczi Ferenc vallásos buzgalma (1915)
  • Szent Ferenc és fiai a magyar kódexirodalomban (1927)
  • Szent Imre-problémák (1930)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]