Cigeľ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cigeľ
hungare: Cégely, germane: Ziegel
municipo
Cigeľ
Oficiala nomo: Cigeľ
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Prievidza
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Slovaka mezmontaro
Rivero Ciglianka
Situo Cigeľ
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 48° 42′ 47″ N 18° 38′ 30″ O / 48.71306 °N, 18.64167 °O / 48.71306; 18.64167 (mapo)
Areo 17,349802 km² (1 734,98 ha)
Loĝantaro 1 185 (31.10.2010)
Denseco 68,3 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Vtáčnik
Unua skribmencio 1362
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 971 01
Telefona antaŭkodo +421-46
Aŭtokodoj PD
NUTS 513920
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Cigeľ
Retpaĝo: www.cigel.sk
Portalo pri Slovakio
Supra fino de Cigeľ
Preĝejo de Cigeľ

Cigeľ (hungare Cégely [cEgej], germane Ziegel) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cigeľ situas en valo de rojo sub monto 971 m alta, fine de sakovojo. Prievidza troviĝas je 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1362 en formo "Luchka", baldaŭe en 1461 kiel "Cyglen". En 1787 loĝis tie 310 vilaĝanoj en 42 domoj, en 1828 369 vilaĝanoj en 52 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cégely 762 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la loĝantoj helpis la partizanojn, sekve la faŝistoj murdis kaj deportis vilaĝanojn. En 2001 vivis en Cigeľ 1003 homoj, (996 slovakoj).

Spite al diversaj provoj pri hungarigogermanigo, Cigeľ restis pure slovaka.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]