Centra Nacia Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Centra Nacia Komitato (pole: Komitet Centralny Narodowy) – sekreta gvidantaro de ruĝuloj aganta de junio 1862 en Varsovio. Ĝi estis kreita de Urba Komitato kun plano kontroli la tutan komplotan movadon en Kongresa Pollando. Ĝi okupiĝis pri estigo de Januara Ribelo: plikonstruis la konspiran organizaĵon, fiksis nacian imposton, fondis nacian policon. La 12-an de aŭgusto 1862 eldonis alvokon al kamparanoj, promesante al ili enproprigon kontraŭ aĉeto, kaj ankaŭ alvokon al judoj, kiuj estis iĝontaj samrajtaj membroj de libera pola socio. Per proklamo de la 1-a de septembro 1862 la Komitato anoncis sin reala regopovo de la nacio kaj postulis obeemon de la tuta socio. Ties gazetara organo estis „Ruch”.

Membroj[redakti | redakti fonton]

  • Oskar Awejde
  • Stefan Bobrowski
  • Władysław Daniłowski
  • Jarosław Dąbrowski, urbestro de Varsovio
  • Agaton Giller, pri eksterlanda aferoj kaj gazetaro
  • Józef Kajetan Janowski, enlandaj aferoj
  • Witold Marczewski
  • pastro Karol Mikoszewski, spiritaj aferoj kaj zorgo super la popolo
  • Jan Maykowski, pri trezorejo
  • Zygmunt Padlewski, armea esro de Varsovio
  • Bronisław Szwarce

Bibliografio[redakti | redakti fonton]