Ekde 15-a de novembro2008 ĝis januaro 2018 Özdemir estis - kune kun Claudia Roth - prezidanto de la germanaj verduloj. Li estas la unua enmigrantido en Germanio, kiu atingis la prezidantecon de germana partio. Ekde decembro 2021 li kadre de la nacia ministraro de Olaf Scholz estas federacia ministro pri nutrado kaj agrokulturo.