Canonical Ltd. (kanonikal) estas privata kompanio fondita kaj subtenata de la sudafrikanoMark Shuttleworth por la plibonigo de la libera programaro. Kreita en 2004, Canonical estas registrita en Manksinsulo, sed havas laboristojn en 18 landoj ĉirkaŭ la mondo, krom sia ĉefa laborejo en Londono, kaj ankaŭ helpa oficejo en Montrealo kaj alia oficejo en Lexington, Masaĉuseco. Ĝiaj celoj estas oferi Ubuntu-on kaj garantii, ke ĝi estu libere uzata kaj havebla al ĉiuj. Canonical Ltd. ankaŭ oferas teknikan helpadon por la uzantoj de tiu distribuaĵo de GNU/Linux. Laŭ tiu logiko, Canonical aliĝas al Linux Foundation je aŭgusto 2008.
Gobuntu, modifigita versio, kiu enhavas nur liberajn softvarojn.
Ubuntu JeOS, varianto de Ubuntu por virtualaj aplikaĵoj.
Bazaar, necentrigita kontroliga revizia sistemo.
OpenCD (ne plu ekzistanta), kolekto de altkvalitaj liberaj kaj malfermkodaj softvaroj por uzantoj de Vindozo. La programaro konsistas je GIMP, Firefox kaj aliaj.