Borsa Palaco (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borsa Palaco
historia monumento

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 30′ 14″ N, 19° 2′ 59″ O (mapo)47.50381666666719.0498Koordinatoj: 47° 30′ 14″ N, 19° 2′ 59″ O (mapo)

Borsa Palaco (Budapeŝto)
Borsa Palaco (Budapeŝto)
DEC
Borsa Palaco
Borsa Palaco
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Map
Borsa Palaco
vdr

Borsa Palaco estas impona historia monumento en Budapeŝto.

Aerfoto pri la palaco

Situo[redakti | redakti fonton]

La palaco situas laŭ placo kie preskaŭ kontraŭe situas Hungara Nacia Banko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis konstruita inter 1897 kaj 1907 laŭ planoj de Ignác Alpár. Intertempe en 1905 la borso ekfunkciis kaj daŭre funkciis ĝis 1948, poste Instituto Lenin kaj Domo de Tekniko profitis la domegon. La Hungara Televizio ricevis parton de la palaco en 1955 kaj ĝi profitis la palacon sola ekde la 1960-aj jaroj ĝis 2009. En 1989 ankaŭ tie okazis granda manifestacio kontraŭ la socialismo. En 2006 amaso post tumulto okupis parton de la Hungara Televizio, la cirkonstancoj estas nebulaj. Depost 2009 la palaco estas malplena.

Borsa Palaco de Budapeŝto en 1905

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La palaco havas 3 etaĝojn laŭ la placo, en la ceteraj lokoj 2 etaĝojn. La domego havas internajn kortojn. La fasado estas simetria, meze la ornama ĉefenirejo funkcias. La 2 flankaj aloj havis la funkciojn borso pri varoj, respektive pri akcioj. Ignác Alpár zorgis pri tio, ke la fenestroj ĉiam donu lumon, ĉar estis grave ekzemple kontroli kvaliton de la tritikoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.