Bioley-Magnoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bioley-Magnoux
Blazono de Bioley-Magnoux
Blazono de Bioley-Magnoux
Blazono de Bioley-Magnoux
Bioley-Magnoux
Bioley-Magnoux
Bioley-Magnoux
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 38″ N 6° 42′ 41″ O / 46.72722 °N, 6.71139 °O / 46.72722; 6.71139 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 38″ N 6° 42′ 41″ O / 46.72722 °N, 6.71139 °O / 46.72722; 6.71139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 152
Areo 4,27 km²
Alteco 573 m super marnivelo
Poŝtkodo 1407
Komunumkodo 5903
Mapo de Bioley-Magnoux
Mapo de Bioley-Magnoux
Situa mapo de Bioley-Magnoux
vdr

Bioley-Magnoux estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 152 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bioley-Magnoux situas sur la molasaj montetoj de la norda Vaŭda Mezlando sur la orienta valflanko de la rivero Mentue proksimume 8 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bioley-Magnoux kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,27 km², de kiuj 24,9% estas kovritaj de arbaro, 66,9% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bioley-Magnoux limas en nordo al Donneloye, en oriento al Montanaire, en sudo al Ogens kaj en nordokcidento al Orzens, kaj en sudokcidento al Oppens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bioley-Magnoux situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tr la komunumo pasas en okcidento konekta vojo de Denneloye al Oppens kaj en okcidento alia vojo de Prahins al Oppens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 7 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Bercher al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bioley-Magnoux datiĝas el la jaro 1228 kiel Biolai. Sur la komunuma teritorio estis malkovrita tombokampo el la frua mezepoko. La Senjorujo Bioley apartiĝis en la jaro 1225 de la Senjourjo Saint-Martin. Ek de 1311 ĝi apartenis al la familio de Corbières. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la berna Voktejo Yverdon kaj estis sidejo de subvokteja tribunalo. Poste ĝi apartenis ĝis la fino de 2007 al la Distrikto Yverdon, kiu tiam estis integrita surbaze de la administra reformo de 2006 al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bioley

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]