Saltu al enhavo

Louis Beaucaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bervalo)
Louis Beaucaire
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1925 (1925-02-07)
en Montbarrey
Morto 18-an de februaro 1983 (1983-02-18) (58-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Louis BEAUCAIRE (naskiĝis la 7-an de februaro 1925 en Montbarrey, Francio; mortis la 18-an de februaro 1983 en Berlino, Germanio) estis franca aŭtoro de pluraj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj). Li estis esperantisto de 1941. Li laboris kiel estro de la Franca Librovendejo en Berlino ekde 1950, kaj fine de la 1970-aj jaroj tie dungis ankaŭ la junan francan esperantiston Didier Izacard, kiu tie profesiiĝis kiel librovendisto kaj en la Franca Librovendejo en Berlino daŭrigis konsiladon de klientoj pri esperantlingva literaturo ankaŭ post la morto de Louis Beaucaire.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri El la Vivo de Bervala Sentaŭgulo.

Citaĵo
 La aŭtoro de la furora Kruko kaj Baniko el Bervalo denove paradas sian

specialan tipon de talento per ĉi tiu libro, kie apogeas lia groteske cinika humoro, ĉiam amuza kaj interesa. Legante ĉi tiun verkon, oni memoras foje pri Gabriel Chevallier kaj ties fama "Clochemerle”, foje pri nia Schwartz, foje pri Rabelais, kaj tia mikso, diable dozita de Beaucaire, turniĝas en fortan koktelon, kiun la tre junaj homoj ne trinku.

Lingve la libro eminentas, se escepti unu du francismojn ne kompreneblajn de internacia publiko. 
— F. de Diego. Boletín n212 (nov 1975)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Fabeloj de la Verda Pigo, sen eldonjaro
Kovrilpaĝo de Kruko kaj Baniko el Bervalo, 2-a eldono, 1974