Bernard Anício Caldeira Duarte, kutime nomata nur Bernard, estas brazilafutbalisto. Li naskiĝis la 8-an de septembro1992(nun 1992-09-08) en Belo Horizonte, do nun estas 31-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Ŝaĥtar Doneck – antaŭe de 2010 gis 2013 li profesiis en la brazila klubo Atlético Mineiro de la urbo Belo Horizonte, kie li ankaŭ jam ekde 2006 estis junula futbalisto. Krome ekde la jaro 2011 li estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblas per la numero "20".