Berry, en esperanto Berio, estas regiono en la centra parto de Francio. Ĝi estis provinco ĝis la 4-a de marto, 1790, kiam oni anstataŭigis la provincojn per departementoj. La regiono Berio nun konsistas el la departementoj Cher, Indre, kaj partoj de Vienne. La ĉefurbo de la provinco Berio estis Bourges. En Mezepoko ĝi estis duklando Berio.
Pluraj francaj reĝoj, kaj aliaj famaj homoj (i.a. Honoré de Balzac kaj Georg' Sand') naskiĝis aŭ vivadis en Berio.