La nomo "Beauville" devenas de la latina "Bovis villa", aŭ laŭlitere la "vilao (granda bieno en la romia epoko) de bovoj"; ili retroveblas sur la blazono de la vilaĝo. "Bou" estante bovo en la gaskona lingvo, la vilaĝo poste estis nomita "Bouville", poste deformita en "Boville" kaj fine en Beauville, tiel ke el "bova setlejo" fariĝis "bela setlejo".