Batuíra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
António Gonçalves da Silva
(1839-1909)
Persona informo
Naskonomo António Gonçalves da Silva
Naskiĝo 19-a de Marto 1839
en Freguesia de Águas Santas, Portugalio
Morto 22-a de Januaro 1909
en San-Paŭlo, Brazilo
Tombo Consolação Cemetery vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo Brazila Spiritisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

António Gonçalves da Silva (1839-1909), kromnomita kaj pli konata kiel Batuíra, estis grava brazila misiisto kaj spiritisto. Kun humanisma bonkora kaj homarama spirito, li baldaŭ adoptis la Aboliciisman Kaŭzon kaj sinofere laboris flanke de Luiz Gama[1], José do Patrocínio[2], Raul Pompeia[3], Francisco de Paula Ney[4], Rui Barbosa kaj Antonjo Bento[5]. Oni diras ke en sia domo li ŝirmis la rifuĝintajn sklavojn kaj estis al ili permesate foriri nur post kiam li akiris por ili la Leteron pri Nigrula Emancipado[6].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en la portugala vilaĝeto nomita Freguesia das Águas Santas (Paroĥejo de la Sanktaj Akvoj kiu hodiaŭ integriĝas en la Konsilio de Maia), en la 19-a de Marto 1839, li enmigris Brazilon kiam li estis 11-jara, kie li vivis tri jarojn en Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo de la Imperio. Poste li translokiĝis al Campinas, kie, dum kelka tempo, li laboris en terkultivado.

La verkisto Afonso Schmidt[7] raportas pri li: En 1873, okaze de la terura variola epidemio, kiu ruinigis la ĉefurbon de la provinco, Batuíra servis kiel kuracisto, flegisto, patro de la turmentitoj; li oferis al la suferantoj ne nur la kuracilon kaj necesajn flegadojn, sed ankaŭ panon, tegmenton kaj ŝirmon. El tie venas la populareco de lia figuro. Li estis malalta, kaj uzis longajn barbojn, kiuj kovris al si la ampleksan bruston. Kun la paso de la tempo, la barbo fariĝis blanka kaj liaj amikoj diradis ke li estas tiel bonkora, kaj ke li estis simila al la imperiestro Petro la 2-a.

Pli malfrue, li fine ekloĝis en la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlo, kaj sin dediĉis al vendo de la ĵurnalo La Provinco de San-Paŭlo, kies nomo nuntempe estas O Estado de S. Paulo, kies ekzemplero tiam kostis 40 rejsojn. En tiu epoko, San-Paŭlo estis urbo kun 30 mil loĝantoj. Li disdonis la ĵurnalojn en ĉiuj domoj, kaj en tiu profesio konkeris la simpation kaj amikecon de siaj klientoj. Tre aktiva, kurante tien kaj reen, la homoj lin vidintaj alnomis lin Batuíra, nomo kiun la homoj donis al Sudamerika galinago, longkrura facilfluganta birdo, kiu ofte vizitadas la marĉojn ĉirkaŭe la lagoj de la Parko Dom Petro, en la centro de la urbo San-Paŭlo, kaj kiu, en la tupia lingvo, ricevis la nomon Batuíra. Ekde tiam tiu kromnomo estis enkorpigita en sia vivo.

Kunvivinte kun la akademianoj je Juro de la Fakultato de la Placo Sankta Francisko, li ekdediĉis sin al la scenarto, kaj starigis tre simplan teatron sur la strato Nigra Kruco, kiu poste ricevis la nomon Senatano Quintino Bocaiúva, omaĝe al la brazila politikisto. Kiam li aperis sur scenejo, li ricevadis multajn aplaŭdojn kaj la studentaro eĉ dediĉis al li kelkajn versojn.

Dum tiu epoko li starigis fumkomercon, kaj komencis fabriki cigarojn, kio prosperis al li la financoj. Li akiris diversajn lotaĵojn da terenoj en kvartalo Lavapés, kie li konstruis sian domon, kaj flanke, privatan straton kun domoj kiujn li luis al la humilaj kaj kiu hodiaŭ nomatas Spiritista Strato (portugallingve: Rua Espírita).

Vekiĝinte al la Spiritisma Doktrino, li ekzempligis la kristanajn instruojn en ĝia plej alta grado: li praktikadis la karitaton, konsolis la afliktitojn, flegadis la malsanulojn per la Homeopatio kaj disvastigis la spiritismajn principojn. Li fondis la ĵurnalon Vero kaj Lumo, en la 25-a de Majo 1890, kiu eĉ havis eldonon kun kvin mil ekzempleroj. Li disdonadis ĉiujn siajn havaĵojn por la bono de la necesbezonuloj. Por elmontri sian bonkorecon, oni diradis ke grupo de kripluloj vivis kun li, kaj kiu ajn serĉis lin, tiu havis domon, manĝon kaj ŝirmon.

El sia unua edziĝo kun S-ino Brandina Maria de Jesus, li havis filon, Joaquim Gonçalves Batuíra, kiu edziĝis kun S-ino Flora Augusta Gonçalves Batuíra. El sia dua edziĝo kiun S-ino Maria das Dores Coutinho e Silva li havis alian filon kiu bedaŭrinde elkarniĝis kiam li estis 12-jara. Tamen, malgraŭ tio, Batuíra estis patro de ĉiuj homoj. Zeca (portugala karesa alnomo por la nomo Jozefo), estis filo adoptita de Batuíra kiam tiu estis nur kelkaj monataj, kaj kiu fariĝis daŭriganto de liaj taskoj en la bonfara institucio, kiun li fondis.

Batuíra estis tiel populara, ke li eĉ estis menciita en verkoj kiaj: Historio kaj Tradicioj de la urbo San-Paŭlo, fare de Ernani Silva Bueno; La Akademio de San-Paŭlo - Tradicioj kaj Rememoraĵoj - Studantoj, Studantegoj kaj Studantaro verkita de Almeida Nogueira; La Urbo San-Paŭlo en la jaro 1900, de Alfredo Moreira Pinto. Aliaj verkistoj kiuj menciis liajn faritaĵojn estis: J. B. Chagas, Afonso Schmidt[7], Paulo Alves Godoy[8] kaj Zeus Wantuil[9].

Batuíra kreis spiritismajn grupojn en San-Paŭlo, Minas-Ĝejraso kaj Rio-de-Ĵanejro. Li faris konferencojn ĉie, kreis la Librovendejon kaj Eldonejon Espírita, kie li estis presisto kaj tipografo.

Kiam li elkarniĝis, la verkisto Afonso Schmidt registris: Batuíra mortis en la 22-a de Januaro 1909. La tuta urbo San-Paŭlo emociiĝis pro lia forpaso. Kiomaĝa li estis? Li mem tion ne sciis. Tamen lia nomo daŭre restos tie, kiel brilo pri boneco, dolĉeco, delikateco al la ĉielo, aĵoj kiuj fariĝas kiel eble plej maloftaj en la malnova mondo, sen pordego ...

Simplamora homo, li nutris sin nur per legomoj, herboj kaj fruktoj; li plantadis en la korto de sia hejmo ĉion kion li bezonis por sia subteno. Dank'al siaj ŝparoj, li akiris al si la tiamajn senvalorajn terenojn en la kvartalo Lavapés, en San-Paŭlo, kie li konstruis al si etan domon[10].

Eklumoj de Misiisto[redakti | redakti fonton]

En la 6-a de Aprilo 1890, li refondis la Spiritisman Grupon Vero kaj Lumo[11], kiu antaŭ longe estis senaktive. En la jaro 1889 li fariĝis la ĉefa distribuanto de la Spiritisma Revuo Reformador, kies funkcio li prenis sur sin ĝis 1899 aŭ 1900. La Revuo Reformador estis fondita de Augusto Elias de Silva en la jaro 1883, en urbo Rio-de-Ĵanejro.

Batuíra estis ankaŭ kuracanta mediumo, kaj li faris al si centojn da kuracadoj kaj fizikaj kaj spiritaj kiujn li alprenis pere de administrado de magnetizita akvo aŭ aplikante magnetan fluidaĵon.

Dank'al ĉiuj bonfaroj de li ekzekutitaj, la personoj eknomis lin Kuracisto de la Malriĉuloj, kromnomo kiu simile aŭreolis la nomon de la spiritisma misiisto Adolfo Bezerra de Menezes.

Tamen la bonfara agado de Batuíra ne ĉirkaŭlimigis sin al la manifestiĝoj de kristana karito. Li iris multe plien. Li realigis konferencojn pri diversaj doktrinaj temoj, en pluraj urboj de multenombraj subŝtatoj, en kies okazoj li vizitadis kaj kuracadis la suferantajn gefratojn, senpage disdonante prospektojn kaj pamfletojn pri la Spiritismo, de li mem presitajn kaj distribuis milojn da libroj en la interno de la Brazilo.

Batuíra, kuniĝinta kun aliaj kunfratoj, fondis en la urbo San-Paŭlo, en la 24-a de Majo 1908, la Spiritisman Unuiĝon de la Subŝtato San-Paŭlo, kiu federacie reprezentis ĉiujn spiritismajn centrojn kaj grupojn ekzistantajn en la subŝtato. Tiele estis la valorplena laboristo de la Tria Revelacio, la nelacigebla reformisto kiu neniam lasis sin treni dank'al la malfacilaĵoj de la vojo, kaj sendube estis unu el la plej grandaj propagandistoj de Spiritismo en Brazilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luíz Gonzaga Pinto da Gama (1830-1882) (* Salvador, en la 21-a de Junio 1830San-Paŭlo, en la 24-a de Aŭgusto 1882), estis brazila advokato, ĵurnalisto kaj verkisto.
  2. José do Patrocínio (1853-1905) (* Campos dos Goytacazes, en la 9-a de Oktobro 1853Rio-de-Ĵanejro, en la 29-a de Januaro 1905), estis brazila apotekisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro kaj politikisto. Li elstariĝis kiel unu ela la plej gravaj figuroj ene de la Aboliciisma kaj Respublika movadoj en Brazilo.
  3. Raul Pompéia (1863-1895), (* Angra dos Reis, en la 12-a de Aprilo 1863Rio-de-Ĵanejro, en la 25-a de Decembro 1895), estis fama brazila verkisto kaj aŭtoro de la romano O Ateneu, unue publikigita en 1888.
  4. Paula Ney (1858-1897) (* Aracati, en la 2-a de Februaro 1858Rio-de-Ĵanejro, en la 13-a de Novembro 1897), estis brazila poeto kaj ĵurnalisto.
  5. Antônio Bento de Souza e Castro (San-Paŭlo, en la 17-a de Februaro 1843 - en la 8-a de Decembro 1898), estis brazila publika prokuroro kaj aboliciisto.
  6. La Letero pri Emancipado estis dokumento per kiu la proprietulo de sklavo nuligis siajn rajtojn de propreco sur la kaptito. La liberiĝinta sklavo en tia kondiĉo estis normale alvokita kiel emancipita nigrulo.
  7. 7,0 7,1 Afonso Schmidt (1890-1964) (* Cubatão, en la 29-a de Junio 1890San-Paŭlo, en la 3-a de Aprilo 1964), estis brazila ĵurnalisto, romanverkisto, dramverkisto, rakontisto kaj anarkiisma aktivulo.
  8. Paulo Alves Godoy Arkivigite je 2013-06-13 per la retarkivo Wayback Machine (1914-2001) (* São Paulo, en la 22-a de Septembro 1914San-Paŭlo, en la 19-a de Aprilo 2001), estis brazila ĵurnalisto kaj spiritisto.
  9. Zeus Wantuil (1918-2011) (* 1918Rio-de-Ĵanejro en la 1-a de Septembro 2011, estis brazila verkisto, eldonisto kaj direktoro de la Brazila Spiritisma Federacio.
  10. Centro Espiritual Caminho da Luz.
  11. Batuíra Arkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine - Portal do Espírito.