Barnabás Lenkovics
Barnabás Lenkovics | |
---|---|
Barnabás Lenkovics en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1950 (73-jaraĝa) en Rakamaz |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juristo lerneja majstro universitata instruisto |
Barnabás Lenkovics [barnabAŝ lenkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lenkovics Barnabás estis hungara konstitucia juĝisto, ombudsmano, altlerneja instruisto.
Barnabás Lenkovics[1] naskiĝis la 26-an de julio 1950 en Rakamaz.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Barnabás Lenkovics maturiĝis en gimnazio en Nyíregyháza, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974. Lia plej signifa instruisto estis Ferenc Mádl. Post siaj studoj li instruis samloke en la universitato (inter 1976-1982 asistanto, poste lektoro, inter 1992-2000 docento, pli poste profesoro. Intertempe en 1991 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Ekde 1996 li estis ankaŭ katedrestro en kampuso en Győr. Inter 1998 kaj 2002 li esploris helpe de stipendio kaj en 1999 okazis sia habilitiĝo. Inter 2001-2007 li estis ombudsmano, inter 2007-2016 konstitucia juĝisto. Li ricevis premiojn en 1994 kaj 2017.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A gazdasági verseny jogi kérdései (1974, disertaĵo)
- A magzat élethez való jogáról (1990)
- Tulajdonjogi rendszerváltozás (1991, disertaĵo)
- Magyar polgári jog – Általános tanok (1997, kunaŭtoro)
- A tulajdon társadalmasítása és magánosítása (1999, disertaĵo)
- The Respective Powers of the Ombudsmen and the Courts (2004)
- Az új Polgári Törvénykönyv tervezete – értékek és építő kritika (2007)