Baião

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baião
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 522  (2011) [+]
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 8° 2′ U (mapo)41.166666666667-8.0333333333333 [+]
Alto 576 m [+]
Areo 174,53 km² (17 453 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Baião (Portugalio)
Baião (Portugalio)
DEC
Situo de Baião

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baião [+]
vdr

Baião estas komunumo (concelho) en la sudoriento de la distrikto Porto, Norda regiono kaj sub-regiono Tâmega e Sousa en Portugalio.

Ĝi estas sidejo de la municipo Baião kiu havas totalan areon de 174,53 km², 17 534 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 100 loĝantoj por km², subdividita en 14 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipoj Amarante kaj Santa Marta de Penaguião, oriente kun Mesão Frio kaj Peso da Régua, sude kun Resende kaj Cinfães (trans la riveron Douro) kaj okcidente kun Marco de Canaveses.

La municipo konsistas el tri urbetoj: Baião, Ancede kaj Santa Marinha do Zêzere.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Aboboreira.

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj arkeologiaj trovitaĵoj en diversaj lokoj (dolmeno de Aboboreira kaj kvar dekoj da "mamoas", keltaj kastrumoj ktp.). Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

En la Mezepoko formiĝis la teritorio Terra de Baião, dominita de kastelo: nome la kastelo de Matos (devena el Suevoj), antikva kastelo de Penalva. Terra de Baião estas la origino de la nobela familio Baiões, posteuloj de D. Arnaldo (praulo de Egas Moniz, tutoro de D. Afonso Henriques), centreŭropa militisto kiu venis batali kontraŭ islamanoj en Iberion, ĉirkaŭ 985. Li ricevis la terojn de Baião el la reĝo de Kastilio. Historiistoj ne interkonsentas pri la preciza deveno de D. Arnaldo, kaj kelkaj sugestas, ke li devenis de Bayonne, kio estus la origino de la nomo Baião. Lia filo D. Gozende Arnaldo (aŭ Arnaldes) de Bayão donis sian nomon al la loĝloko Gozende, Gove, Baião. La blazono de la municipo estas samaj kiel tiuj de la familio Cabral, kiu posedis la Turon de Campelo, fondita de Jorge Dias Cabral, frato de Pedro Álvares Cabral. Tiu bieno apartenis al Alexandre Pinto de Mesquita, de Casa de Balde, (Santa Leocádia) kaj poste estis vendita al la familio Penaventosa. La Turo de Campelo estis elproprigita kaj detruita en 1927 fare de la Municipo Baião.

Johano la 1-a donis la terojn de Baião al parenco de konestablo, D. Nuno Álvares Pereira. Reveninte al la krono en tempo de Johano la 2-a, Baião ricevis foruon de D. Manuelo la 1-a, la 1an de septembro 1513.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Baião atingis pinton de preskaŭ 30 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj pli ol 17 000.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

La municipo Baião estas dividita en 14 fregezioj:

  • Ancede e Ribadouro
  • Santa Leocádia e Mesquinhata
  • Campelo e Ovil (sidejo)
  • Frende
  • Gestaçô
  • Gove
  • Grilo
  • Loivos da Ribeira e Tresouras
  • Loivos do Monte
  • Santa Cruz do Douro e São Tomé de Covelas
  • Santa Marinha do Zêzere
  • Teixeira e Teixeiró
  • Valadares
  • Viariz

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo kaj Monaĥejo de Santo André, kapelo de Bom Despacho; blazondomo Casa de Penalva aŭ Solar dos Azeredos Pinto; kaj preĝejo de Ermelo en Ancede
  • Blazondomoj Casa de Arcouce en Loivos do Monte; kaj Casa da Cocheca en Mesquinhata
  • Dolmeno de Aboboreira en Ovil
  • Blazondomo Casa de Agrelos en Santa Cruz do Douro
  • Memorial de Lordelo en Santa Leocádia
  • Pilorio de Rua en Teixeira
  • Preĝejo de São Tiago en Valadares
  • Baião estas la municipo kun plej granda procento da verda kaj forsta areo en la distrikto Porto (63,5 porcento de la teritorio) kaj havas en sia teritorio belaj naturaj resursoj, kiel la montaroj Serra da Aboboreira, Serra do Marão, kaj Serra do Castelo de Matos kaj la riveroj Douro, Teixeira kaj Ovil.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Baião (Portugal) en la portugala Vikipedio.