BA31

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 31
numero
Speco Literatura revuo
Formato 146 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato februaro 2018

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos kaj Nicola Ruggiero
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 9-781-5956-9371-6

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 31
vdr

BA31 estas la tridek-unua numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2018. Bildoj de plantoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Nekrologoj[redakti | redakti fonton]

Konisi Gaku (1934-2018), Paulo Silas (1990-2017), Amerigo Iannacone (1950-2017), Mikaelo Giŝpling (1924-2017), Mine Yositaka (1941-2017), Fabienne Berthelot (1965-2018). De tiu lasta oni publikigas du tekstojn, nome Ne legi estas rajto, intervjuo fare de István Ertl, pri legemo kaj literaturemo de esperantistoj; kaj Marĝene de "Fajron sentas mi interne", nome recenzo pri romano de Ulrich Matthias, kiu temas pri la malfacila epoko de junulo kiu klopodas la konstruon de sia propra personeco.

Omaĝo al pioniro[redakti | redakti fonton]

  • Tri originaloj de Bakin.
    • "En la malluma nokto", teatra dialogo inter frato kaj fratino kiu penas nokte por atingi fine la verdan stelon.
    • "Mia koro", doloraj sentoj direktitaj al jam mortinta patrino.
    • "Mia frateto", zorgo al malsana frato, dum surstrate la invadantaj japanoj murdaĉas lokanojn.

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson: Muta naturo. Dialogo inter du artostudentojn. Valter teoriumas pri katabazo kaj katarso.
  • Spomenka Štimec: Bastardo. Dora ricevis forlasitan infanon kaj kreskigas lin. Kiam li knabiĝis, li estas forportata al urbo por esti edukita en lernejo.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

  • Huŝang Moradi Kermani: La samovaro (trad. Saed Abbasi). Okaze de nuptofesto najbarinoj organiziĝas por aĉeti valoran donacon al la fianĉino, nome samovaro. La elektito por transporti la valoraĵon ĉe la fianĉinfamilio estas knabo, kiu dum atendas la donacantinojn profitas la momenton por viziti iaman sian zorgantinon. Tiu kredis, ke temas pri donaco por si mem.

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

Artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Humphrey Tonkin: Tivadar Soros kaj Julio Baghy - transvivantoj. Ambaŭ verkistoj estis hungaroj kaj verkis pri siaj spertoj dum mondmilitoj. Soros verkis Modernaj Robinzonoj (1923) pri la unua kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto (1968) pri la dua. Ankaŭ Baghy suferis la teruraĵojn de la Unua Mondmilito kaj metis siajn spertojn en Viktimoj kaj aliaj verkoj. Ambaŭ verkistoj ne okupiĝas pri la veraj militaj aferoj, sed pri militprizonoj (respektive koncentrejoj) kaj ĉefe fuĝo el tio.
  • Sten Johansson: Kia la postulemo, tia la rakolto?. Komentoj pri la tekstoj premiitaj en la "Belartaj konkursoj" de UEA. Johansson ĝenerale kritikas la mankojn de la tekstoj, kaj konsilas solvojn.
  • Carlo Minnaja: Kial recenzi? Kion? Kiel? Kiu recenzu?. Ampleksa meditado pri kial, kion, kiel recenzi sur baze ĉefe de la recenzoj aperintaj en BA.
  • Saker: Letero al miaj usonaj amikoj (trad. Sen Rodin). Eseeto pri tio kion faris Usono el la fino de la 19-a jarcento kiel tute maljusta agado en tre diversaj epokoj kaj landoj, kaj ĉefe kun diversaj ekskuzoj tre diference de la supozataj usonaj klopodoj al libereco, demokratio, etiko ktp. La ĉefa mejloŝtono estas la partopreno de Usono, de la aliaj aliancanoj, kaj de la venkitaj potencoj, en la Dua Mondmilito. Oni konstruas diversajn hipotezojn pri kiel aliaj landoj estus agantaj se la rezulto de la milito estus estinta la mala.
  • Brigid O'Keeffe: Enkonduko al Antaŭ unu jarcento: La granda milito kaj Esperanto (trad. István Ertl). Oni resumas la celojn de tiu verko pri la Unua Mondmilito kaj oni komentas kelkajn el ties ĉefaj tekstoj.
  • Hashimoto Yoshiro: Por bona vivo de la homo: Kial kaj kiel mi uzas Esperanton?. Elirinte el la japana koncepto de "bona vivo" kiel idealo oni meditas pri la absurdaj doloroj kaj manieroj eviti ilin. Esperanto povas kontribui al lingva egaleco.
  • Paulina Kožuchová: Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj. Elirante el teorioj de mal/konstruismo kaj postkonstruismo.

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

  • Nicola Ruggiero: Konversacio kun Kalle Kniivilä. Konversacio pri la kunteksto de la verkoj de Kalle Kniivilä pri transiro el Sovetunio al Rusio kaj najbaraj landoj, nome Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la Imperio kaj La strato de Tanja.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Marcelo Monteiro: Salutinda traduko de galega furoraĵo, pri Memoraĵoj de kampara knabo (de Xosé Neira Vilas; trad. Suso Moinhos).
  • Mao Zifu: Memoraĵoj memorigaj, pri Memoraĵoj de kampara knabo. Ambaŭ recenzoj pozitive pri la recenzita verko.
  • Anina Stecay: Du kaj duona murdoj. Modest-a ekpaŝo al krimromanoj, pri Averto pri murdo kaj Murdo en la parko (de Julian Modest).
  • Zdravko Seleš: Moderna sorĉistino, pri Tikiriki Tok el Strobilo (de Luiza Carol).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

  • Kovrila foto de Laura San Segundo: "Kokoso, ruĝa kapsiko kaj tomatetoj"
  • Rubrikaj bildoj el Vikipedio: "Hortus Eystettensis (1640, Peter H. Raven Library — BHL 45339)"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]