Béla Köpeczi
Béla Köpeczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1921 en Aiud |
Morto | 17-an de januaro 2010 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto akademiano cultural politician (en) kulturhistoriisto universitata instruisto |
KÖPECZI Béla (kOepeci) estis hungara literaturhistoriisto, historiisto naskita en Aiud la 16-an de septembro 1921 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de januaro 2010.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Köpeczi la finis francan-rumanan fakojn en Budapeŝto kaj inter 1946-1949 li studis en Parizo. Ekde 1966 li estis profesoro en ELTE en la katedro pri la franca lingvo. Inter 1971-1975 li estis ĉefsekretario de MTA kaj inter 1982-1988 ministro pri kulturo. Kiel literaturhistoriisto li esploris ĉefe la francan kaj rumanan literaturojn kaj kulturhistoriojn kaj kiel historiisto verkis pri la liberecbatalo de Rákóczi, respektive pri la hungara kaj franca klerismoj. Li estis la ĉefredaktoro de trivoluma historiverko Historio de Transilvanio.
Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- II. Rákóczi Ferenc (kun R. Várkonyi Ágnes), 1955.
- Eszme, történelem, irodalom, 1972.
- Az ifjú Rákóczi eszmei útja, 1982.
- Magyarok és franciák. XIV. Lajostól a francia forradalomig, 1985.
- A francia felvilágosodás, 1986.
- A bujdosó Rákóczi, 1991.
- Histoire de la culture hongroise, 1995.
- Nemzetképkutatás és a XIX. századi román irodalom magyarságképe,
- Az emberi sors és a XX. századi francia regény, 1997.